Poviga edukado pere de interreto por la meksikaj knabinoj en la kronvirusa tempo – A. Berber | KAEST

E@I publikigis antaŭ 1 monato

30:46 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Estas prelego de Alondra Berber pri socia laboro kun meksikaj infanoj. Ŝi parolas pri la programo kiu celas instrui al la infanoj iliajn homajn rajtojn. Ili faras projektojn kaj edukajn filmetojn, lernante kaj parolante pri paco, arto kaj aliaj temoj. La programo de infanpovigo estas loko por libereco, kie infanoj povas ludi kaj ŝanĝi la mondon, projekton post projekto. Lernejanoj kreas kampanjojn, artajn ekspoziciojn, filmojn kaj gajajn filmetojn pri tre interesaj temoj de belarto kaj homaro.

Alondra Berber – Meksika psikologiisto kaj verkisto. Mi amas la homajn rajtojn kaj la kulturon de mensa sano. Mi servis pli ol 800 homojn kiel intervenisto en krizo. Mi laboris en la Ayotzinapa-kazo, en naturaj katastrofoj kaj mi estas aktivulo kontraŭ seksa perforto. Nuntempe mi laboras en mia propra programo de infanpovigo.


Tiu ĉi programero okazis dum KAEST 2020. Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto okazantaj sur la teritorio de hodiaŭaj Ĉeĥio kaj Slovakio. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj estas organizata ekde 2010 de E@I. Pli da informoj ĉe: https://kaest.ikso.net/

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

dutrikvarkvin