Kopenhago movos sed servos vian biciklon
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV172 (2010.09.26)
Kopenhago movos sed servos vian biciklon
La urbo Kopenhago bataladas per ĉarmo ekde aprilo. La celo estas ke pli da homoj uzu la bicikloŝlosejojn ĉirkaŭ la metrostacioj anstataŭ lasi ilin ĉie ajn.
Jen la simpla ideo: Se vi lasas vian biciklon kontraŭleĝe, urbistoj movos ĝin al biciklejo. Anstataŭ admoni vin, ili oleos vian ĉenon, plenigos viajn pneŭojn kaj lasos noteton por ĝentile peti ke vi estonte uzu la ŝlosejojn.
Ŝajne brilas la ideo. Des pli ĉar la iniciato efektive funkcias.
Projektestro Poul Erik Kinimond diris ke la celo estas ĉesigi ke homoj lasas siajn biciklojn en lokoj kie ili povus malhelpi la aliron de krizservaj veturiloj se io misokazus ĉe metrostacio. Li helpas dufoje tage movi biciklojn ĉe la plej grandaj stacioj.
Komence de la projekto en aprilo, ili movadis ĉirkaŭ 150 biciklojn tage. Nun tiu numero falis al 30 ĝis 50.
Kinimond rakontas ke estas pli granda sukceso ol atendite. Unue li ne tre fervoris pri la ideo donaci servojn al leĝrompintoj, sed oni volis aliri la problemon tiel ke homoj ne koleriĝus pro la alilokigado de siaj bicikloj.
Sed ĝis nun li ne renkontis eĉ unu kolerulon. Homoj ŝajne eĉ ŝatas la servon.
Li ne opinias ke homoj komencos mislasi biciklojn intence por ricevi senpagajn servojn. La movistoj rekonas la samajn biciklojn kiuj mislokas tagon post tago. Ili ne ricevas oleon aŭ aeron.
La projekto daŭros almenaŭ ĝis januaro.