Katoj protektas arton en rusa muzeo
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 6 Spektoj
- Komentu!
- 1
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV193 (2012.08.19)
Katoj protektas arton en rusa muzeo
La Muzeo Ermitaĵ en Peterburgo, Rusio estas unu el la plej grandaj en la mondo. Ĝi estas la hejmo de tri milionoj da artaĵoj. Tiom, ke nur malgranda procentaĵo viziteblas. La eksterordinara kolekto allogas milionojn da vizitantoj ĉiujare.
Sed la muzeo havas alian distingan trajton, ne menciitan en turismaj gvidlibroj. Armeeto el ĉirkaŭ 65 katoj protektas la artaĵojn kontraŭ ratoj kaj musoj.
La katoj de la Ermitaĵ estas tradicio tiel malnova kiel la muzeo mem. Ili unue aperis en 1745 post dekreto eldonita de Imperiestrino Elizabeto, filino de Petro la Granda. Ekde tiam, estiĝis daŭranta ama rilato inter la muzeo kaj ĝiaj defendistetoj. Figuroj de katoj aperas ĉie en muzeo, eĉ pentritaj sur la muroj.
Tri homoj laboras tie preskaŭ plentempe prizorgante la katojn. La kvarpiedajn gardistojn ili manĝigas, dorlotas, kaj traktas kiel reĝojn. Kaj kvankam ili ne vagas en la galerioj, la kelo estas ilia regno.
Irina Papavjec prizorgas la katojn ses horojn tage. Ŝi konas ĉiun el ili. Ŝi diras ke ili estas ne nur maskotoj, sed veraj dungitoj de la muzeo, kaj ke ili havas tre gravan rolon.
La muzeo ne vokas atenton al siaj spritaj ĉasantetoj. sed ili iom post iom iĝis ia simbolo kaj fonto de fiero. La Ermitaĵ’ nun bonvenigas senhejmajn katojn el la tuta urbo, ofertas al ili novan vivon, kaj prizorgas ilin per la kontribuoj de iliaj homaj kolegoj. Klaras ke la simbiozo inter la muzeo kaj ĝiaj katoj daŭros ankoraŭ longe.