La Kristnaska Rakonto en Esperanto (The Christmas Story in Esperanto)

Exploring Esperanto publikigis antaŭ 10 monatoj

03:49 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Alekso MILLER laŭtlegas la rakonton pri la naskiĝo de Jesuo el la Sankta Biblio en Esperanto.

Alex Vaughn Miller reads aloud the story of the birth of Jesus from the Holy Bible in Esperanto.

Patrons / Patronoj
Rei, Irizanjo, John Cunningham, Matthew Oates,
Paŭlo Lee, Khadijah, Brandon Sowers,
Rafa, Benson Smith, Derek Roff, Ŝano,
Zeth Lilliston, Stefan Grotz, Johano kaj Jano,
Katherine Lister, Anonymous, Bill White, Shaemus Melvin,
Rachel Helps, James Carroll, Marcus, Skyler Travels,
France Gamble, Mako Allen, Marco Ciampa, John Williamson,
Savanni D’Gerinel, Jason Mundy, Barbara Brown,
Seth Carter, Alena Fenomena, Scotty, Vince, Nick Platt,
Scott Starkey, Tim Morley, Catie Neilson, & Erin Legate

https://www.patreon.com/exploringesperanto

Here’s the Esperanto text from Luke 2 which gives the details of Christ’s birth including how the shepherds learned about it from the angels.

La Evangelio laŭ Sankta Luko, Ĉapitro 2

1. Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita.
2. Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio.
3. Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo.
4. Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David,
5. por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda.
6. Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo.
7. Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo.
8. Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon.
9. Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
10. Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo;
11. ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
12. Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.
13. Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante:
14. Gloro al Dio en la supera alto, Kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro.
15. Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.
16. Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo.
17. Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano.
18. Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj.
19. Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro.
20. Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj