Kial verki Esperante? Kialoj verki originalan literaturon tra la unua jarcento (1887-1987)
Federico Gobbo publikigis antaŭ 6 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RESUMO
La ekzisto de literaturo, en la senco de beletro, en Esperanto povas ŝajni perpleksiga unuarigarde, aparte por la ekstera publiko. La elekto verki originalan literaturon en Esperanto paralele aŭ anstataŭ verki en nacia aŭ malplimulta lingvo estas neniam senkiala. Ĉi tiu prelego prezentos premiere la specialan lecionon de la Erasmus+a BIP-programo pri Esperanto kiel instrumento de transnacia kulturo al la Esperantlingva publiko. En unu horo oni ofertos trarigardon de la kialoj de ĉefaj esperantaj klasikaj verkistoj, ekde la “Unua Libro” (1887) de L. L. Zamenhof mem, ĝis “Sed nur fragmento” (1987) de Trevor Steele, tiel kovrante la unuan jarcenton de Esperanto. Oni montros, kiel kialoj ŝanĝiĝas tra la jardekoj, laŭ la kultura fono de la verkisto, kaj la pozicio de Esperanto en ĝi.
Premiera Esperanta versio de speciala leciono por la Erasmus-plusaj studentoj de la BIP-interŝanĝ-programo pri Esperanto, akademia jaro 2025-2026, kiu okazos rete en la angla la venontan junion.
Okazis dimanĉon la 19-an de aprilo, kadre de la monataj kunvenoj de La Amsterdama Rondo (LAR). Detaloj legeblas en Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/ab4e7e