DVD Vizito al la Centra Oficejo | 1-a menuo

UEAviva publikigis antaŭ 7 monatoj

00:30 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Tiu estas la 1-a krozekrano de la DVD “Vizito al la Centra Oficejo”. La tuta enhavo de la DVD estas disponigita en la kanalo de UEA ĉe YouTube en speciala ludlisto kompense al la nuligo de la 52-a MT, kiu devus okazi la 25-an de aprilo 2020. Tiu enhavo konsistas el la ĉefa filmo, konciza historio de la CO, bild-galerio kaj malantaŭ la kurteno. Kun la celo konservi la memoron de la DVD-teknologio la kanalo ankaŭ disponigas du filmetojn per kiuj eblas vidi kiel aspektas la du menuoj en la DVD: la unua por atingi ĉiujn 4 erojn de la DVD kaj la dua, kiu proponas spekti la ĉefan filmon laŭ tri partoj.

La DVD “Vizito al la Centra Oficejo” estis preparita dum la 23-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO (MT), okazinta la 26-an de novembro 2005: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7555. Referenca vendoprezo de la DVD estas 9,00 €. Se eblas al vi subteni per donaco la aperigon de tiu materialo en nia kanalo, vi estas bonvena donaci samvalore aŭ kiom ajn al: https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Nia laŭnoma danko al donacintoj aperas en ĉiu numero de la revuo Esperanto sub la rubriko “Oficiala informilo”. Membriĝu en UEA/TEJO por aboni la revuon: https://uea.org/alighoj/alighilo.

DVD Vizito al la Centra Oficejo
Nederlando/Slovakio, 2006
Produktis: Eldonejo Espero kaj UEA
Reĝisoris: Peter Baláž.
Karakterizoj: 24 min (ĉefa filmo); NTSC.
Eroj: ĉefa filmo, konciza historio, bild-galerio,malantaŭ la kurteno kaj du menuoj.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

telefonobluaaŭtonubo