정지용의 시 “향수” 에스페란토로 번역해보기
Chojus Europe publikigis antaŭ 5 jaroj Ĉu en Esperanto?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
한국이 사랑하는 시 중 하나인 정지용 시의 “향수”를
국제어 에스페란토로 어떻게 번역할 것인가…
향수 (1927)
정지용
넓은 벌 동쪽 끝으로
옛이야기 지줄대는 실개천이 회돌아 나가고,
얼룩백이 황소가
해설피 금빛 게으른 울음을 우는 곳,
그곳이 차마 꿈엔들 잊힐 리야.
질화로에 재가 식어지면
비인 밭에 밤바람 소리 말을 달리고,
엷은 졸음에 겨운 늙으신 아버지가
짚베개를 돋아 고이시는 곳,
그곳이 차마 꿈엔들 잊힐 리야.
흙에서 자란 내 마음
파아란 하늘빛이 그리워
함부로 쏜 화살을 찾으려
풀섶 이슬에 함추름 휘적시던 곳,
그곳이 차마 꿈엔들 잊힐 리야.
전설(傳說)바다에 춤추는 밤물결 같은
검은 귀밑머리 날리는 어린 누이와
아무렇지도 않고 예쁠 것도 없는
사철 발 벗은 아내가
따가운 햇살을 등에 지고 이삭 줍던 곳,
그곳이 차마 꿈엔들 잊힐 리야.
하늘에는 성근 별
알 수도 없는 모래성으로 발을 옮기고,
서리 까마귀 우지짖고 지나가는 초라한 지붕,
흐릿한 불빛에 돌아앉아 도란도란거리는 곳,
그곳이 차마 꿈엔들 잊힐 리야.
Hejmsopiro (1927)
JEONG Jiyong / tradukis CHOE Taesok
Al vastkampa orienta fino
jen meandras rivereto pepadanta pri l’ paseo.
Makulhava taŭro
jen muĝadas pigre en sunfala orkoloro.
Kiel forgesiĝus do eĉ sonĝe tiu loko?
Malvarmiĝis cindro en terforno;
vakakampe ĉevalkuris vento en la nokto
kaj kaduka patro pro tro forta duondormo
plialtigis pajlan kapkusenon por apogo.
Kiel forgesiĝus do eĉ sonĝe tiu loko?
Mia koro kreskis sur la tero;
mi, sopire al ĉiela bluo,
pafis sagon sen prudento
kaj por serĉi ĝin trempiĝis en herbara roso.
Kiel forgesiĝus do eĉ sonĝe tiu loko?
Junfratino kun flirtanta nigra haro
kiel legendmare ondodanca noktmuaro
kaj edzino sen ornamo kaj sen io bela,
kvarsezone nudpieda,
spikojn postrikoltis kun alsunradia dorso.
Kiel forgesiĝus do eĉ sonĝe tiu loko?
Steloj disaj sur ĉielo
movis paŝojn al la nekonata Sablkastelo;
sub tegmento, kiun bleke flugis prujnaj korvoj,
de obskura lampo sin deturis, kveris homoj.
Kiel forgesiĝus do eĉ sonĝe tiu loko?