Novjorko konsideras taksiistvestregulojn
Radio Verda publikigis antaŭ 3 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV176 (2010.12.17)
Novjorko konsideras taksiistvestregulojn
La malafabla konduto kaj malneta aspekto de novjorkaj taksiŝoforoj preskaŭ tiel famas kiel la nigraj-flavaj taksioj kiujn ili ŝoforas. Sed kelkaj urbregulistoj volas poluri tiun bildon per vestregularo por la ŝoforoj.
Povus ricevi monpunon tiu kiu rompus la regulojn kaj surmetus malpermesatan tuban aŭ senmanikan ĉemizon aŭ bankostumon. Kvankam ĉi tiaj reguloj malfacile efektivigeblas inter tiel moviĝanta laboristaro, la politiko estas klopodo establi profesiajn normojn.
Novjorko ne estas la unua urbo kiu provas regi kion spertas taksiantaj vizitantoj. Dum la olimpikaj ludoj de 2008, Pekino malpermesis razitajn hararojn. Tio estis nur unu el multaj reguloj truditaj al la 70 000 taksiistoj tiun someron. Virinoj ne plu rajtis porti orelringojn nek tro ŝikajn hararojn. Malpermesiĝis en ĉiuj taksioj ankaŭ manĝado, fumado kaj kraĉado.
En Londono, kelkajn el la plej lertaj kaj plej opiniemaj taksiistoj oni petis silentiĝi.
Marte, urbaj regulistoj tie konsideris kroman trejnadon por novaj taksiŝoforoj, kiu instruus ankaŭ kiam oni ĉesu paroli. Aliaj klientservaj kapabloj celataj en la kurso estas por saluti klientojn kaj por trakti premajn situaciojn.
Tio kromus al la preskaŭ tri jaroj da trejniĝo necesa por parkerigi la komplikajn kurbajn stratojn de la malnova eŭropa urbo. Sed perfekta kono de la vojoj ne preparas ŝoforojn por ĉiaj dilemoj. Kio pri konservi benzinon aŭ helpi pasaĝerojn kun handikapoj?