MARTINUS. LA TRIA TESTAMENTO. Ĉapitro 10 Ĉirkaŭ la naskiĝo de mia misio.
LA KOSMOLOGIO DE MARTINUS publikigis antaŭ 4 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
10-a Ĉapitro
La esenco de la raporto pri la naskiĝo de mia misio, kaj la bazo de mia agado
Mi emfaze atentigas, ke ne gravas, ĉu mi estas tiu aŭ ĉi tiu, ĉu mi kapablas tion aŭ ĉi tion. Esence estas, ĉu mi povas pruvi, ke manifesto de la sankta spirito, laŭ biblia esprimo: “revelacio”, okazis al mi, dum mi estis plene tagkonscia. Igi homojn “kredi” ĉi tiun revelacion ne estas la ĉefaĵo en mia penado; mia sola, mia ekskluziva tasko estas evidentigi al la homoj, ke tia revelacio aŭ manifesto de la “sankta spirito” ne estas io mirakla aŭ mistera, sed realaĵo simpla kaj videbla, kiun oni povas analizi kaj komprenebligi same kiel ĉiun ajn aferon el nia ĉiutaga vivo. Alivorte, mi celas nur tion: ebligi al la homoj, ke ili akiru scion en kampoj, kie ili antaŭe povis nur kredi kaj tial devis bazi sian vivon sur rakontoj de aliuloj.
Krei scion kaj komprenon pri la kosmaj aferoj, krei estimon kaj respekton al la gvidaj kaj decidaj potencoj en la universo, kaj montri, ke la leĝo “amu unu la alian” estas scienco kaj feliĉa realaĵo, – ĉi tio iĝis al mi sankta tasko, la sola bazo de miaj ekzisto kaj agado. Ĉiu eta kampopeco en la ĝangalo de mistiko, kiun mi sukcesas science kulturi, por per tio fari Dion realaĵo en la konscio de homoj, estas al mi miloble pli valora ol blinda admiro de milionoj da “malsaĝuloj”.
Esperante, ke vi komprenos ĉi tion, kaj ke tio helpos vin akiri la ĝustan veraman sintenon, se vi daŭrigos la studon de miaj manifestaĵoj, – mi nur atentigas pri jena vorto de via propra mondsavanto: “Per la fruktoj oni konas la arbon”. –
Fari sciencon, kaj per tio amon, el la eternaj veraĵoj, el la plej gravaj eldiroj de la saĝuloj, – ĉi tio estas miaj fruktoj.”
Pli da informo: http://www.martinus.dk