Mia simio povus pentri tion
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV180 (2011.03.22)
Mia simio povus pentri tion
Ĉu simioj povas rivali homojn pri abstrakta arto?
Homoj foje rigardas farbon ĵetitan kontraŭ kanvaso en galerio kaj diras: “Mia infano povus pentri tion.” Aŭ, inter posedantoj de ekzotaj hejmbestoj, “Mia simio povus pentri tion.” Kiom pli bonas abstrakta arto ol la kreaĵoj de infanoj kaj simioj? Nova esploro malkaŝas la respondon.
Por la ĵurnalo Psiĥologia Scienco, Angelina Hawley-Dolan kaj Ellen Winner de Kolegio Bostono kolektis 72 studentojn, da kiuj 32 anas en artoprogramo, kaj montris al ili 30 pentraĵojn de abstraktesprimismaj
artistoj. Ĉiu pentraĵo pariĝis kun pentraĵo farita de infano, simio, ĉimpanzo, gorilo aŭ elefanto. Oni parigis la bildojn laŭ bazoj trajtoj kiaj koloro kaj linispeco, kaj demandis al partoprenantoj kiun bildon ili preferas kaj kiun ili taksas pli bona artaĵo.
La unuaj 10 paroj estis sen nomoj. Subskribojn oni ciferece forigis. Inter la lastaj 20 paroj, duono aperis kun ĝustaj nomoj kaj duono kun renversitaj.
Ĉu la studentoj sukcesis? En ĉiuj kondiĉoj, studentoj kaj de arto kaj de psiĥologio plej ofte elektis la profesiajn artaĵojn kiel preferatajn kaj de pli bona kvalito. Preferoj apenaŭ dependis la etikedojn.
Nomoj tamen ja influis la taksojn pri kvalito, almenaŭ inter studentoj de psiĥologio. Kvankam studentoj de arto same rangigis profesiajn verkojn sendepende de la kondiĉo, studentoj pri psiĥologio taksis pli alte la kvaliton de la profesiaj ĝuste identigitaj ol la malĝuste identigitaj aŭ senetikedaj.
Demanditaj pri siaj motivoj por elekto de unu bildo super alia, partoprenantoj pli aludis la intencojn de la pentristoj priskribante la profesiajn verkojn ol priskribante la amatorajn. Tio montras ke ni povas vidi la menson malantaŭ la arto. Ni vidas pli ol ni konscias kiam ni rigardas abstraktan arton.
Do ŝajnas evidente ke, plej verŝajne, via simio ne povus pentri tion,
Se vi serĉas cinikan vidpunkton pri la mondo de arto, tamen, jen via instigo: eĉ la artstudentoj preferis la infanan aŭ bestan pentraĵon ol la profesia, kaj taksis ĝin objektive supera 3 ĝis 4 fojojn el 10. Kaj tiu cifero rilatas nur la ĝuste identigitajn.
Do kiam vi venontfoje konsideros provi vendi la arton de via infano kiel majstroverkojn, memoru tion ĉi: eblas trompi iujn ĉiam, ĉiujn iam, kaj artstudentojn ĉirkaŭ trionon de la tempo.