L’amuz(ik)a kanalo #3 – Akordoj en la maĵora gamo

L'amuz(ik)a kanalo publikigis antaŭ 3 jaroj

08:15 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Saluton al ĉiuj !

Jen (jam !) alia video ! Diru al mi se ĝi plaĉas al vi aŭ se vi havas ideojn/konsilojn por plibonigi miajn filmetojn !

(Senrilate al tio, mi finfine lernis ke la verbo kiun mi ĉiam volis uzi estas “nomi”, ne “nomigi” !)

0:00 : Enkonduko
0:35 : Diatonaj akordoj
2:29 : Funkcioj
5:18 : Kutimaj kvarsonoj
7:30 : Konkludo

Mi ne ĉiam faros tiom da videoj, sed mi havas tempon nuntempe 🙂

Estas verŝajne multaj eraroj en tiu video, plejprobable ĉar mi parolas esperanton malbone kaj ne vere konas la muzikajn terminojn. Ne hezitu diri al mi se mi misfaris ion 🙂

Provu ĝui la videon senrigarde al ĝiaj multaj problemoj :p

La sekvantaj videoj estos pri : la kialo de la maĵora gamo ; analizoj ; ktp.

Rimarko : kiam estas malsameco inter la skribito kaj la dirito, tio verŝajne signifas ke mi aŭdis ke mi diris eraron, do la tekstoj estas plejofte pli fidindaj ol la paroloj :p

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

Unudutrikvar