Young Sheldon
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 4 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Jen la teksto:
Kiel milionoj da homoj tutmonde, mi kaj mia edzino spektas pli-malpli ofte filmojn kaj filmseriojn en Netflix. Filmojn ni ne spektas ofte, ĉar plejmultajn kiuj tie spekteblas ni ne ŝatas.
Kiam ni trovas filmserion kiu plaĉas al ni, evidente ni spektas la diversajn – ofte multajn – “epizodojn” (t.e. partojn aŭ elsendaĵojn en kiujn estas dividita filmserio).
Plurfoje okazis, ke ni komencis spekti certan filmserion, sed post kelkaj epizodoj ne plu ŝatis ĝin. Aliflanke dufoje okazis, ke ni vidis la titolon kaj la bildon de filmserio en Netflix, sed malestimis ĝin kaj do ne komencis spekti ĝin. Nur multe pli malfrue ni eksciis, ke la du serioj estas tre bonaj, tre interesaj, kaj do spektis ilin. Tiuj du serioj estas “Downtown Abbey” kaj “Young Sheldon”. Tiun lastan ni spektas nun, kaj ĝi ege plaĉas al ni.
Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis, ke ekzistas mallonga artikolo pri ĝi en la esperanta Vikipedio.
Jen la komenca teksto: “Young Sheldon (angle Juna Sheldon) estas usona komedia televidserio sur CBS kreita fare de Chuck Lorre kaj Steven Molaro. La serio estas kromprodukta antaŭdaŭrigo de The Big Bang Theory, premierita kiel speciala antaŭprezento la 25-an de septembro 2017, […] La 2-an de novembro 2017, novaj epizodoj komencis esti elsenditaj ĉiusemajne.”
La serio konsistis el sep “sezonoj”, elsenditaj – kun ĉiujaraj interrompoj – inter septembro 2017 kaj majo 2024. La du unuaj konsistis el po 22 epizodoj, la tria el 21, la kvara el 18, la kvina kaj sesa el po 22 kaj la sepa el 14.
La unua estis spektita de ĉirkaŭ 16 milionoj da homoj, la dua de 14 milionoj, la tria de 11 kaj la postaj de 9 milionoj.
En majo 2020 oni anoncis, ke la unuaj tri sezonoj de la serio estos elsenditaj per la servo HBO Max de WarnerMedia; fakte ili estis elsenditaj en septembro samjare.
En 2021 Netflix akiris la rajtojn por elsendi la serion, kaj tiu ĉi estas spektebla ekde 2023. La nombro de sezonoj kaj epizodoj estas la sama kiel en TV.
Ĝis nun mi kaj mia edzino spektis nur la du unuajn sezonojn, pri kies temo la anglalingva Vikipedio informas pli-malpli jenon:
La serio komenciĝas en 1989, kiam naŭjara Sheldon Cooper komencas vizitadi mezlernejon en Teksaso (Usono). Kiel mir-infano kun escepta intelekto, Sheldon luktas por socie adaptiĝi, dum li elstaras en la mezlernejo kaj eĉ estis invitita vizitadi universitaton. Lia devote religiema patrino Mary ofte kolizias kun lia scienca skeptiko, dum lia patro George provas kompreni sian filon malgraŭ iliaj intelektaj diferencoj. La rilato de Sheldon kun lia ĝemela fratino Missy estas karakterizita per tipa gefrata rivaleco; malgraŭe ili konservas bonan gefratan rilaton. Lia pli maljuna frato Georgie ofte sentas sin ombrita de la atento, kiun Sheldon ricevas.
Kiel mi diris supre, pli ol 10 milionoj da homoj spektis la tri unuajn sezonojn en TV, do ili estis granda sukceso, kaj laŭ artefarita intelekto (nome ChatGPT) – kiu baziĝas sur informoj de Netflix – la unua sezono estis spektita entute dum 160 milionoj da horoj, la dua dum preskaŭ 130 milionoj da horoj en tiu servo. (Menciindas, ke ĉiu epizodo daŭras ĉirkaŭ 20 minutojn.)
Kiel milionoj da homoj ni ege ŝatas la serion. Unuflanke la konduto de la genia knabo Sheldon (kiu havas eksterordinarajn sciencajn konojn, sed ankaŭ certajn fobiojn kaj medojn ) estas ĉu ĉarma ĉu komika; aliflanke la serio montras realajn problemojn de la vivo (ekzemple la rilatojn inter paroj, inter gepatroj kaj gefiloj ktp).
La ĉefaj geaktoroj – precipe la knabo kiu ludas la (komence) 9-jaraĝan Sheldon – estas bonegaj, samkiel la teksto de ĉiu epizodo. La dialogoj – ĉefe la respondoj kaj komentoj de Sheldon, sed ankaŭ de liaj fratino kaj avino – ofte ridigas la spektantojn.
Cetere nia 8-jaraĝa nepo ankaŭ tre ŝatas la serion.