Ostaĝas kranio de la patro de urbestro

Radio Verda publikigis antaŭ 2 monatoj

01:18 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV172 (2010.09.26)

Ostaĝas kranio de la patro de urbestro

Malamikoj de urbetestro en Peruo diras ke ili elfosis la kranion de lia patro, kaj ke ili ne redonos ĝin se li ne rezignos de baldaŭa balotado.

Polico en San Cristobal diras ke nekonataj ŝtelistoj eltombigis la restaĵojn de Juan Vizcarra Quispe [hŭan bis-kar-ra kis-pe], kiu mortis en 1978. Liajn ostojn oni trovis dislasitajn en la tombejo, sed mankas la kranio.

Urbestro Rogelio Vizcarra [Roĥeljo Biskarra] diras ke li ricevis tekstmesaĝon kiu ofertis redoni la kranion se li rezignos de sia balota kampanjo por reenoficiĝo. Tamen, li ankoraŭ planas konkuri.

Polico enketas ĉe la politikaj kontraŭuloj de Vizcarra. La ŝtelo rompas leĝon kontraŭ ofendado de la memoro pri mortinto. La puno estas du jaroj en malliberejo.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

manojokulojpiedojoreloj