Dek klubanoj – Georgo Handzlik – Esperanto
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Georgo Handzlik prezentas sian kanton “Dek klubanoj”, kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011). Lian prezentadon oni povis spekti en la tuta mondo danke al rekta elsendo farita pere de la Interreto.
Teksto de la kanto:
Dek klubanoj kunvenadis
En la klubo “Verda Stel’ ”
Kaj elekti prezidanton
Estis ties ĉefa cel’.
Kaj kverelis, babiladis,
Kafumadis, ktp.
Unu diris: Adiaŭ!
Kaj restis nur klubanoj naŭ.
Sed aliaj ĉiam ridis
Pri l’ ideo kaj la klub’.
Iun timigis stulta mok’
Kaj estis nur klubanoj ok’.
Ĉiuj laboris tre fervore,
Sindoneme, tamen, sed,
Al John naskiĝis eta beb’
Kaj restis nur klubanoj sep.
Kune planis forvojaĝi,
Sed al iu mankis mon’
Por vojaĝi al kongres’
Kaj restis nur klubanoj ses.
Sed Mark’ prenis jakon, ĉapon,
Ĉar ekvidis knabo, ke
Ekstere staras belulin’
Kaj restis nur klubanoj kvin.
Tamen Ĵak – samideano
Antaŭ venis al la klub’
Vodkon aĉetis en stratbar’
Kaj restis nur klubanoj kvar.
Kvar kverelis, kiu estos
De la klubo prezidant’
Iu laŭtblasfemis: Fi’ !
Kaj restis nur klubanoj tri.
Iufoje dum ses horoj
Ĉarma daŭris la preleg’,
Unu mortis pro enu’
Kaj restis nur klubanoj du.
Unu vangofrapis duan
Ĝis evidenta senkonsci’
Kaj tiam glore, plenhonore
Prezidanto restis mi.
La tekston provizis al ni Peter Grbec