Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • 📢 La unua publika konkurso de Aperu komenciĝos baldaŭ kun filmetoj de Tubaro! 🏆 Legu pli en nia lasta blogafiŝo ĉe Aperu! 🔥

  • La teamo de Aperu! venkis en konkurso! Ankaŭ estas ekscitaj novaĵoj! Legu pli en nia lasta blogafiŝo.

    ×

La Granda Peniko

Esperantaj Filmetoj publikigis antaŭ 10 monatoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Unua video plene registrita en Argentino de argentinaj kaj brazilaj esperantistoj loĝantaj en la lando por partopreni la 6-an Usonan Bonan Film-Festivalon.

La Usona Bona Film-Festivalo aŭ American Good Film Festival estas interreta Esperanta film-konkurso organizita de Esperanto-USA, kiu okazas ekde 2021. Ĉi-jare la festivalo okazas por la sesa fojo.

Homoj el la tuta mondo jam kreis pli ol 150 mallongajn filmojn en Esperanto por la konkurso tra ĝia historio. Dum ĉiu festivalo, kvin ĵurianoj elektas la 10 gajnantojn, kaj la filmo kun plej multaj “ŝatoj” en YouTube ricevas specialan premion.

La filmoj devas esti malpli ol 5 minutojn longaj kaj tute en Esperanto, kun almenaŭ 10 unikaj parolataj vortoj en la internacia lingvo kreita de D-ro Zamenhof. Krome, en ĉiu konkurso estas postulata aparta rekvizito, kiu devas esti videbla ie en la filmo por certigi, ke la filmo estas aparte kreita por la koncerna festivalo. La postulata rekvizito ĉi-foje estas botelo.

Partopreno estas senkosta kaj malferma al ĉiuj. La filmoj estas senpage spekteblaj en la YouTube-kanalo de Esperanto-USA. Per la festivalo, Esperanto-USA jam disdonis pli ol dek unu mil usonajn dolarojn al filmistoj en ĉiu kontinento (krom Antarkto).

La limdato por prezenti filmon ĉi-jare estis la pasinta 22-a de oktobro. La festivalo ne nur donas ŝancon por arta malkovro, sed ankaŭ ebligas al la partoprenantoj konkuri por diversaj premioj kaj ricevi rekonon en la sendependa filmkomunumo.

Ĉi-jare, por la unua fojo, partoprenos la konkurson filmo plene produktita en Argentino de teamo de kelkaj argentinaj kaj unu brazila Esperanto-aktoroj, kaj video- kaj teatro-fakuloj sub la gvido kaj reĝisorado de Pablo León.

Komentoj (19 komentoj)

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton
  1. Leono diras:

    Pablo LEÓN reĝisoris ĉi tiun Esperantan filmon por la 6-a Usona Bona Film-Festivalo en 2024. Ĝi gajnis la 10-an premion!

  2. Egoego diras:

    Que grande Profesor! Siempre creí que debió ser actor… O director. O ambas cosas! Lo cierto es que la historia es muy graciosa, con un tono levemente adulto, el Genio nada tiene para envidiar a Will Smith (lo que se perdió Bollihood) y al mozo, lo propongo para la version nueva del Joven Frankenstein! Excelente.

  3. Sudastelaro diras:

    Estis por mi agrabla surprizo trovi karajn amikojn, kiuj faras arton en Esperanto. BRAVEGE! Pliajn, mi petas!

  4. Jorge diras:

    Ho ve! Mi tiom amuziĝis… kaj… laŭ mia opinio… eĉ la genio tre amuziĝis! Gratulojn al la aktoroj kaj reĝisoro pro la filmeto!

  5. Rubeno diras:

    La filmeto estas tre bone farita. Pablo León sukcesas kapti la atenton de la vidanto kaj la intrigo solviĝas amuze per lerta vortludo. Mi tre ŝatas la filmeton kaj gratulas la aktorojn, reĝisoron kaj kunlaborantojn.
    Mi speciale ŝatis la aspekton de la genio. Kaj ridigis min lia surdeco.

  6. Johano diras:

    Ĉi tio ne estas nur kino, ĝi estas kino kun Esperanta akĉento kaj Bonaera animo! Pablo León sukcesis la neeblon: ke esperanto sonu pli argentina ol tango. Aplaŭdoj en Esperanto, hispana kaj eĉ en lunfardo (=Bonaera slango) 👏👏👏”

  7. Zé Luiz (Zizo) diras:

    Mi pensis ke temas pri kelnerofarbisto… sed “La Granda Peniko” pentris miajn sentojn anstataŭ murojn! 🎨😭 Bravo, Pablo León — vi sukcesis brosi rekte en mian animon! 👏🖌️
    Tre bela tuŝpensiga filmo! – (malgraŭ eta) kaj. “La Granda Peniko” estas artiva, kaj eniras profunde en la homajn karakteron kaj dezirojn eble kaŝitajn.
    Gratulon al Pablo León kaj la tuta teamo — vera majstraĵo!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Muzikon oni faras per …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?