Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

Antaŭenigi gajnan-gajnan disvolviĝon per kunlaboro

Comment with Lucia publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

Saluton al ĉiuj! Ĉu vi konas ĉi tiun pikan frukton? Ĝi estas la “Reĝo de Fruktoj” de Sudorienta Azio – durio, tropika frukto kun forta odoro kaj krema teksturo. Durio estas profunde amata de ĉinoj pro siaj unikaj gusto kaj teksturo, tamen la provizado de enlanda durio sur la merkato ne sufiĉas por la postulado de konsumantoj. En la pasintaj du jaroj, Ĉinio importis 6 miliardojn da usonaj dolaroj da durio, okupante 91% de la tutmonda postulado. Menciinde, ke la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas la ĉefa duri-produkta kaj eksporta regiono en la mondo. La durio, kiun ni manĝas, ĉefe devenas el membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, inter kiuj la duri-eksportado de Tajlando okupas 99% de la totala eksporto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.
Krom tajlanda durio, pli kaj pli da tropikaj fruktoj kiel kamboĝa longano kaj vjetnama pasiofrukto eniris la ĉinan merkaton danke al la Interkonsento pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco. Ĉi tiu interkonsento estis iniciatita de la 10 membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj ellaborita de 15 membroj inkluzive de Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la dek membroj de Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĝi kovras preskaŭ duonon de la monda loĝantaro kaj preskaŭ trionon de la monda komerca kvanto. Ĝi estas la plej granda kaj plej grava intertraktado pri liberkomerco en la azi-pacifika regiono. Datumoj montras, ke de post validiĝo de la interkonsento en la komenco de la pasinta jaro, la nul-tarifa proporcio de Ĉinio por agrikulturaj produktoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj atingis ĉirkaŭ 93%. La preferaj doganaj politikoj ebligis pli oftan agrikulturan komercon inter la membroj. Por manĝamantoj, “duria libereco” fariĝis de deziro al realaĵo.
Se durio estas la “nova stelo” de fruktoj ekde la kelkaj jaroj, ĉerizoj delonge estas ĝenerala frukto sur ĉinaj manĝotabloj. Ĉerizoj el Ĉilio estas ne nur dolĉaj kaj sukaj, sed ilia brilruĝa koloro ankaŭ igas ilin bonega produkto de la Printempa Festo. Komence de la kuranta jaro, la Ŝanhaja Yangshan-haveno de Ĉinio ricevis sinsekve tri ŝipojn “Cherry Express” en nur unu semajno, importante 20 000 tunojn da ĉerizoj. Krome, la diketa salmo de Ĉilio kaj ruĝa vino ankaŭ estas profunde ŝatataj de ĉinoj.
Ĉi tiuj varoj el la plej malproksima lando Ĉilio povas atingi la manĝotablojn de ĉinoj danke al la Ĉina-Ĉilia Liberkomerca Interkonsento. De post kiam la intertraktado pri plibonigo de Ĉina-Ĉilia Liberkomerca Regiono atingis interkonsenton en 2017, 97% de la produktoj de ambaŭ partioj ĝuas nul-tarifan traktadon, kaj “malproksimaj” bongustaĵoj kiel ĉerizoj populariĝis en Ĉinio pro siaj pli favoraj prezoj.
La Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2023 okazos en Usono de la 15-a ĝis la 16-a de novembro. Ĝi estas la plej altnivela, plej vasta kaj plej influa mekanismo de ekonomia kunlaboro en la azi-pacifika regiono. Kun la nuna monda ekonomia renormaliĝo plena de necertecoj kaj malstabileco, ĉi tiu kunveno altiros regionan kaj tutmondan atenton. Oni atendas, ke la kunveno povos aktive antaŭenigi regionajn kunlaboron kaj stabilecon.
En la lastaj jaroj Ĉinio aktive partoprenis en regionaj kunlaboraj organizoj kaj plurflankaj mekanismoj, aktive rekomendis kaj praktikis la koncepton de kungajna kunlaboro. Kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj grava membro de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, Ĉinio daŭre injektos fortan impulson en la ekonomian kreskon de la azi-pacifika regiono kaj akcelos regionan progreson per kunlaboro.

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Dolĉa frukto:

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?