L’amuz(ik)a kanalo #2 – Akordoj

L'amuz(ik)a kanalo publikigis antaŭ 2 jaroj

08:38 esperanta

Raporti la filmon

Priskribo

Saluton al ĉiuj !

Jen (jam !) alia video ! Mi pensas ke mi sukcesis ankoraŭ plibonigi la kvaliton, kvankam ĝi estas tre perfektiginda x) Mi provis uzi multajn “malklaraj efikoj” por ke la teksto estu legebla. Diru al mi se tiu solvo plaĉas al vi !

(Senrilate al tio, mi finfine lernis ke la verbo kiun mi ĉiam volis uzi estas “nomi”, ne “nomigi” !)

0:00 : Enkonduko
0:22 : Kio estas akordo ?
1:03 : Kutimaj trisonoj
4:20 : Kutimaj kvarsonoj
7:04 : Konsiloj por nomigi akordojn
8:27 : Konkludo

Mi ne ĉiam faros tiom da videoj, sed mi havas tempon nuntempe 🙂

Estas verŝajne multaj eraroj en tiu video, plejprobable ĉar mi parolas esperanton malbone kaj ne vere konas la muzikajn terminojn. Ne hezitu diri al mi se mi misfaris ion 🙂

Provu ĝui la videon senrigarde al ĝiaj multaj problemoj :p

La sekvantaj videoj estos pri : la kialo de la maĵora gamo ; funkcioj en la maĵora gamo ; analizoj ; ktp.

Rimarkoj :
* kiam estas malsameco inter la skribito kaj la dirito, tio verŝajne signifas ke mi aŭdis ke mi diris eraron, do la tekstoj estas plejofte pli fidindaj ol la paroloj :p
* ATENTU ! La diminuita C-septakordo estas : Cdim7 = C Eb Gb Bbb ! Vi bezonas skribi Bbb (ne A !) se vi volas ke Gb-Bbb estu minora trito ! A C Eb Gb estas diminuita A-septakordo, do tio povas gravi.

Respondu

Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.

tablonmeblograndagitaron