2020 VEKI: Tipologiaj demandoj kaj perspektivoj rilate al la konstruitaj lingvoj – Philippe Planchon
Esperanto + Edukado ILEI publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Tiu prelego pritraktas diversajn demandojn kiuj aperas, kiam oni provas karakterizi la konstruitajn lingvojn laŭ tipologia vidpunkto. Tipologio celas klarigi la diversecon de la lingvoj uzante specifajn kriteriojn, per kiuj eblas distingi diversajn lingvo-tipojn. La elekto de tiaj kriterioj estas malfacila demando. Necesas unue distingi inter lingvaj kriterioj (lingvistikaj tipologioj) kiuj rilatas al la strukturoj de la lingvoj, kaj sociaj kriterioj (socilingvistikaj tipologioj) kiuj rilatas al la sociaj kondiĉoj de uzo de la lingvoj. Tiukampe, la kategorio de la konstruitaj lingvoj estas fonto de miskomprenoj, kiel ni montros per ekzemploj de diversaj konstruitaj lingvoj. Pro tio, ofte ŝajnis oportune ellabori por la konstruitaj lingvoj apartajn kriterojn (interlingvistikaj tipologioj), disde la kriterioj uzeblaj por la aliaj lingvoj. Tamen, necesas pravigi la elekton de tiaj kriterioj, ĉu lingvistikaj, ĉu socilingvistikaj, tiel ke ili plu kongruu kun la studo de la propraĵoj de la homaj lingvoj. Tio estas aparte grava por Esperanto, sed ankaŭ por klarigi la propraĵojn de aliaj konstruitaj lingvoj. Oni proponos plurajn perspektivojn por solvi tiun problemon, konsiderante diversajn apartaĵojn de la konstruitaj lingvoj.