LGL100 “Raymond Schwartz kaj ties Kabaretoj” * de Gilbert LEDON * 02 – AŬGUSTO – 2025 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 7 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
VIDEO: https://www.youtube.com/watch?v=aBZBMSCuYRo
LGL100 “Raymond Schwartz kaj ties Kabaretoj” * de Gilbert LEDON (pridiskutita teksto) – 02ª de AŬGUSTO de 2025
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “Raymond Schwartz kaj ties Kabaretoj”;
###
Raymond Schwartz: https://kabareto.esperanto.cc/
niluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, denove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da skeĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo.
Liaj skeĉoj kaj liaj libroj estas ege amuzaj kaj spritaj, sed ne ĉiam tre prudaj. Je la komenco de «Duoncento da fraŭlinoj» en Kun siaspeca spico:
Jen estis fraŭlin’ en Parizo;
ŝi dormis sen noktoĉemizo,
feliĉe ŝi havis
– Kaj tio min ravis –
piĵamon en mia valizo.
Pliaj amuzaj poemoj plume de li estas La Diversaj Aĝoj de l’ Homo kaj Liriko kaj Praktiko.
Lia romano Kiel akvo de l’ rivero (1963) estas unu el la plej longaj kaj bontaksataj romanoj en Esperanto.
En Parizo Schwartz gvidis la kabaredojn: Verda Kato (1920 – 1926), Bolanta kaldrono (1936 – 1939), Tri koboldoj (1949 – 1956). Li redaktis la ĵurnalon La Pirato kaj kontribuis per humuraĵoj interalie al la Sennacieca Revuo.
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Raymond_Schwartz
### Gilbert René LEDON ###
Gilbert René LEDON (naskiĝis en 1931 en Francio, mortis la 3-an de marto 2003 en Brazilo) estis franca-brazila esperantisto, verkisto kaj eldonisto.
Vivo
Li naskiĝis en kamparana medio. Post sia esperantiĝo li vizitis la kabaredon de la Tri koboldoj kaj ekaktivis en la SAT-medio. Li edziĝis kun german-devena brazila esperantistino Symilde Schenk Ledon, kaj uzis esperanton kiel hejmlingvon kun siaj infanoj. Profesie inĝeniero, li translokiĝis al Brazilo kie li post ioma tempo iĝis posedanto de la fabriko de manekenoj, en kiu li laboris. Tre aktivis en Esperantio sur plej diversaj kampoj. Konata kiel akra polemikisto, li publikigis artikolojn en multaj gazetoj, ĉefe en Monato kaj redaktis dum kelkaj jaroj la gazeton Liberecana Ligilo, eldonita de la liberecana frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda.
Li publikigis proprakoste la revuon Brazilan Esperantiston dum kelka tempo. Ankaŭ la verkon Sennaciece tra Nia Mondo en kiu li akre rimarkas la diferencojn inter la diversaj popoloj, li eldonis proprakoste kaj vendis favore al Monato. Pro la mencio de tiuj diferencoj kelkaj kulpigis lin pri rasismo, kvankam li klare sbribas: “Tiuj diferencoj tute ne pravigas rasismon. Neniu raso, aŭ gento, havas mistikan mision super alia.”
Li mortis kun sia edzino okaze de trafikakcidento.
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gilbert_Ledon
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto