Skubi-Du! Kompanio Mistero | Epizodoj 15-20 | Antaŭfilmo (Esperanto)
Esperaĵo publikigis antaŭ 3 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Misteroj ne ĉesas aperi en Kristalogolfeto: monstraj motorciklistoj kiuj ŝatas poezion, homfiŝoj, domego kiu sinkis en la teron… Ilin ĉiujn devos alfronti Skubi-Du kaj liaj amikoj.
6 epizodoj dublitaj helpe de RVC-AI (ĉiuj dialogoj estis registritaj de vera homo, poste ŝanĝitaj per RVC-teknologio), jam spekteblaj kaj elŝuteblaj ĉe https://xn--esperao-tgb.net/serioj/skubi-du-kompanio-mistero/
🔎Fred Ĝons, Dafne Blejk, Velma Dinkli, Norvil «Ŝagi» Roĝers kaj danhundo Skubi-Du konsistigas la amatoran detektivgrupon de Kristalogolfeto, urbeto mem-deklarita «la plej sorĉita loko el la mondo».
VOĈOJ
———–
Ŝagi, Skubi: Mikaelo Kastro
Blonda programisto S01E15 (ne aperanta en ĉi tiu antaŭfilmo): Tajler EsperantaFabriko
Ĉiuj aliaj: Mikaelo Kastro+RVC AI
PRI NIA UZO DE AI
———–
AI-uzado en arta tereno estas tikla afero. En anglosfero (kaj aliaj grandaj sferoj) dublaĵo, kiu uzas AI-voĉojn ricevus malfavorajn recenzojn pro tio, ke ĝi ne turnas sin al la kunlaboro kun aliaj voĉaktoroj kaj “ŝtelas laboron al aliuloj”. Ĉi tiu pensmaniero ne estas translokebla al malvasta Esperantujo, kiu ne havas fortan aŭdvidan tradicion, nek grandan voĉaktoraron.
Ĉi tio ne signifas, ke ni ektaksas homan kunlaboron senutila, sed por dubli serion certe estus malfacile kunordigi teamon el multaj homoj, kaj oni bezonus multe da tempo. Voĉmodeloj de volontuloj (prenitaj el libera voĉbanko) estis uzitaj tiom, kiom eblas.