La ekonomia kresko de Ĉinio akcelas tutmondan ekonomian revigliĝon
Comment with Lucia publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 2
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Lastatempe, Ivona Ladjevac, vicestrino de la Serba Instituto pri Internacia Politika kaj Ekonomia Esploro skribis en sia artikolo, ke kresko de la ĉina ekonomio akcelos revigligon de la monda ekonomio.
Ŝi diris, ke antaŭ nelonge, kelkaj internaciaj organizoj kaj institucioj sinsekve plialtigis siajn anticipojn pri la kresko de la ĉina ekonomio.
En sia raporto publikigita en januaro, UN prognozis, ke en 2023 kresko de la monda ekonomio malrapidiĝos de 3% en la pasinta jaro ĝis 1,9%. La raporto ankaŭ antaŭvidis, ke Ĉinio optimumigis siajn respondajn rimedojn kontraŭ KOVIM-19 kaj prenis rimedojn utilajn al ekonomia kresko, tial la ĉina ekonomio atingos 4,8% en la kuranta jaro, kio forte akcelos regionan ekonomian kreskon.
Cetere, laŭ plej nova raporto de la Monda Banko, Ĉinio konsistigis 38,6% de la kontribuo al la kresko de la monda ekonomio de 2013 ĝis 2021, fariĝante la unua motoro de la monda ekonomia kresko.
La Internacia Mona Fonduso prognozis, ke la kresko de la monda ekonomio malrapidiĝos de 3,4% en la pasinta jaro ĝis 2,9%. En sia raporto Perspektivo de la Tutmonda Ekonomio 2023, kiu estis renovigita en januaro, la fonduso plialtigis sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio de 4,4% ĝis 5,2%. Se tio vere realiĝos, Ĉinio konsistigos du kvinonojn de la kontribuo al la kresko de la monda ekonomio.
Malgraŭ influo de la epidemio, la ĉina ekonomio montris grandan viglecon kaj elastecon. Nun optimumigo de preventaj kaj regadaj rimedoj akiros evidentan efikon, kaj Ĉinio eble pliigos sian investon. Serioj da programoj de infrastruktura konstruo, inkluzive de programoj en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo, injektos pli da movforto en la kreskon de la monda ekonomio. Cetere, kresko de la giganta ĉina enlanda konsuma postulado antaŭenpuŝos la kreskon de la monda ekonomio.
Dimanĉe matene en Pekino en la Granda Popola Halo inaŭguriĝis la unua sesio de la 14a Nacia Popola Kongreso, la plej alta ŝtata leĝdona organo de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la raporton pri registara laboro. Laŭ la raporto, Ĉinio fiksas sian celon de kresko de malneta enlanda produkto por 2023 je ĉirkaŭ 5 procentoj. Poste mi rimarkis, ke multaj fremdlandaj amaskomunikiloj uzis ŝlosilan vorton “modera” kiam ili raportis la celon de ekonomia kresko. Laŭ mia opinio, unuflanke, la celo estas favora por stabiligi atendojn kaj plifortigi konfidon, kaj aliflanke, la celo ankaŭ plene konsideris la nunajn defiojn, precipe la kreskantan necertecon de la ekstera medio, la altan tutmondan inflacion, la malfortiĝon de kreska impeto de la mondaj ekonomio kaj komerco, kaj pliiĝon de eksteraj premo kaj reteno. Ĉiuokaze, la celo estas fiksita kun klara direkto. La ĉina ekonomio en 2023 estas atendindaj, kaj tio aldonos fortan movforton al revigligo de la monda ekonomio.