EASP kunveno pri INK-Konkurso 20.04.2021

Viva Gazeto publikigis antaŭ 5 monatoj

01:27:21 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Registrado de nia babilado kun Stela pri INK Konkurso!

Pensu: la nova koronviruso, kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon?

Per ĉi tiu temo — “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” — , vi povas trovi inspiron por skribi fikcian rakonton okazantan en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), aktuale (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?)

La detaloj de la Konkurso

Ni invitas vin verki novelojn pri tiu ĉi temo kaj sendi ilin per la reta formularo antaŭ la 20-a de junio 2021. La teksto estu maksimume 6paĝaj (t.e. ne pli ol 12000 karaktroj). Ne estas minimuma longeco!

Poste, interkultura ĵurio taksos la novelojn kaj anoncos gajnintojn dum la 107a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo, somere 2022.

La aŭtoroj de la tri gajnintaj noveloj ricevos premion de 500, 300 kaj 200 eŭroj, respektive.

Ligilo: https://www.akademio-literatura.org/ink

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

telefonobluaaŭtonubo