La barko (Krist’ ĉe marbordo ekstaris) – Kanto el la Bibliaj Tagoj en Trier, 11-a de marto 2023
Ulrich Matthias publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Temas pri origine hispana kanto de 1974, kiu ege famiĝis pro la pola versio. Ĝi estis la plej ŝatata kanto de Papo Johano Paulo II. La nomo de la esperanta tradukinto ne estas konata. – Vidu ADORU 561. – La kanto temas pri la kristaniĝo de la fiŝkaptisto Simono, kiu fariĝis la apostolo Sankta Petro.
La kanto en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Krist%27_%C4%89e_l%27_marbordo_ekstaris
Krist’ ĉe l’ marbordo ekstaris,
Serĉi homojn postsekvi lin pretajn,
por kapti korojn
per Dia Vorto.
Ref.:
Sinjoro, jen Vi min ekrigardis.
Via buŝo mian nomon ekdiris;
Mi la barkon ĉe la bordo postlasas.
Nun la homojn kapti kune kun Vi!
Mi estas homo mizera,
nur la koron mi havas bonvolan
kaj manojn
pretajn al kunlaboro.
Ref.
Vi miajn manojn bezonas,
mian koron junece fervoran,
ŝvit-gutojn miajn,
solecon mian.
Ref.
Nun ni jam kune ekiros,
kapti korojn sur hom-oceano,
per ret’ de l’ vero
kaj vivo-vorto.
Ref.