Amokanto – La Perdita Generacio – kun subtekstoj
La Ratkaptista Bando publikigis antaŭ 1 jaro en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Amokanto – La Perdita Generacio – kun subtekstoj
de la kompaktdisko “eksplodigos vian domon”
Subtekstojn aldonis Heinz W. Sprick kaj Klaas Dijkstra por la 50-a JUBILEA Kantoparado.
Mi amas vin tre multe, kara
de Herno estas mi viktimo
amas vin tre multe
multe pli ol iu ajn esprimo
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
ĉar la bril’ de via flor’
estas la ritm’ de mia kor’
mi amas vin tre multe
kaj neniam volus mi limigi
vian eblecplenan eston
kontraŭe mi volus vin instigi
pli ol iaj ajn promesoj
pli ol fiaj Hollywoodaj tezoj
kaj aventuro kaj reven’
estas por nia amo plen’
senŝlosa estas paradizo
amon oni ne posedas
iru iuen ajn vi emas
malliberejoj ĉiam tedas
ĉiam blovu amovento
ĉiam portu ĝi al ni kontenton
pri la esto, ĉar liber’
vivtenas nin je amesper’
mi amas vin tre multe kara
dankon Herno pro la beno
amas vin tre multe
multe pli ol iam vi komprenos
pli ol tro uzitaj vortoj
pli ol iaj ajn logikaj fortoj
ĉar la bril’ de via flor’
estas la ritm’ de mia kor’.