Novaj benkoj pagigas pikile

Radio Verda publikigis antaŭ 7 monatoj

01:22 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV175 (2010.11.20)

Novaj benkoj pagigas pikile

Parkestroj en Ĉinio trovis metodon por malhelpi ke homoj tro longe akaparu benkojn. Uziĝas ŝtalaj spikoj kaj paghorloĝo.

Ĉe Parko Jantaj en Ŝandongo, se vizitantoj tro longe restas sen reŝtopi la moneringon, dekoj da pikiloj ĵetas sin tra la benko. La spikoj tro mallongas por vere vundi sed sufiĉas por malebligi komfortan sidadon.

La efektivigintoj pruntis la ideon de ekspozicio de artaĵo en Germanio, kie skulptisto Fabian Brunsing kreis similan benkon kiel proteston kontraŭ la komercigado de la moderna vivo.

Li intencis troigi. Li ne antaŭvidis ke pragmatisma lando kiel Ĉinio povus apliki la ideon serioze.

Parkoj en Ĉinio plenŝtopiĝadas semajnfine, kiam milionoj da homoj celas eskapi la zumantajn urbegojn.

Unu parkoficisto diris ke necesas certigi ke la instalaĵoj dividiĝu egale, kaj ke tiu solvo ŝajnas justa maniero por malhelpi ke homoj kaptu benkojn ĉe tagiĝo kaj la tutan tagon ne forlasu ilin.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

ruĝabrunabluadomo