Centoj da raspitaj monbiletoj saviĝis
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV176 (2010.12.17)
Centoj da raspitaj monbiletoj saviĝis
Tajvana krimenketa analizisto laboris tagnokte dum tuta semajno por rekonstrui centojn da monbiletoj, post kiam fabrikestro metis ilin en raspomaŝinon.
Spertulino pri analizado de manskribo ĉe la ministrejo pri justico, Liu Hui-fen, diris ke ripari la biletojn postulis multan paciencon.
La fabrikisto, S-ro Lin, diris ke li neintence verŝis plastan sakon plenan je monbiletoj en industrian paperdetrumaŝinon pasintmonate.
La centra banko konfirmis ke la biletoj akcepteblas kaj validas.
Laŭ tajvana leĝo, oni povas peti anstataŭan monbileton se restas almenaŭ sepdek-kvin procentojn de la originala.
Dum la pasintaj kvar jaroj, S-rino Liu ekrespondecis pri riparado de difektitaj monbiletoj aldone al sia kutima laboro pri manskribanalizado.
Ĝis nun ŝi traktis centojn da similaj projektoj, sed ŝi diris ke tiu ĉi estis la plej defia puzlo el ĉiuj.
Ŝi ricevis 200 biletojn, ĉiu kun valoro de mil tajvanaj dolaroj, aŭ ĉirkaŭ 30 usonaj, kaj ĉiu dispecetigita.
Ŝi laboris metode, ĉe ĉiu bileto trovante specifan signon kaj plukonstruante ĉirkaŭ ĝi.
Liu diris ke ŝi tre ĝojis ĉiufoje kiam ŝi sukcesis meti pecon en ĝian lokon.
S-ro Lin esprimis sian dankemon kaj bedaŭron ke lia eraro estigis tiom da malfacila laboro.