La katoj (Sinjoro Misterfelo)
AndreoEspero publikigis antaŭ 19 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
http://retejo.net/filmoj_por_komencantoj.html
Streta – mallarĝa
Insidi – prepari sekretan ruzan kombinaĵon por trompi kaj malutili iun
Korko – ŝtopilo por botelo
Galantino – malvarma manĝaĵo, farita el pecetigita kuirita porka aŭ kokida viando, garnita per la propra gelateneca suko
Ronroni – mallaŭte, ripete brui kiel kontenta kato
Elokvento – parola beleco kaj konvinka forto
Verando – tegmenthava kaj vitrita teraso aŭ balkono
——————-
Vi devas voki sinjoron Misterfelo
La unikan magi-kapablan katon
Plej grandaj sorĉistoj eksciu de li
Pri trukoj diversaj, pri vera magi’! Hop!
Refreno:
Kaj ni diras:
Ho, jes, neniam vidis ni
Katon samsaĝan kiel ĉi
Inda je mir’ sinjor’ Misterfel’!
Li trankvilas kaj paŝas sen bru’,
Nigras li de la vost’ ĝis l’ orel’,
Li trarampas tra plej eta tru’,
Li promenas sur plej streta rel’,
Lerte trukas li per la kartar’,
Same spertas li pri la ĵet-kub’,
Kaj se li vin kredigas, ke li muson insidas,
Vi akceptos tion sen dub’!
Povas li lerte ruzi pri kork’,
Pri kulero aŭ pri galantin’.
Se forestas tranĉilo aŭ fork’,
Kaj vi pensas, ke vi perdis ĝin,
Ne perdu l’ esperon en sekva sezon’
Vi trovos ĝin kuŝi sur verda gazon’!
Refreno.
Li sin tenas kun pleja talent’,
Kaj pri li malfacilas kompren’:
Jen aŭdatas li de la tegment’,
Sed ja kuŝas li ĉe la kamen’.
Jen aŭdatas li de la kamen’
Dum videblas li sur la tegment’!
Sed ronrono subita, de ni ĉiuj aŭdita,
Ja atestas kun elokvent
Pri grandeco de lia magi’!
Kaj mi scias, ke foje kun pen’
El ĝarden’ vokis lin l’ famili’,
Dum li dormis verande sen ĝen’.
Kaj antaŭ semajn’ ĉi sinjor’ Misterfel’
Sep katidojn eltiris el simpla ĉapel’!
Refreno.
Gesinjoroj! Mi prezentas al vi
La miraklan magi-kapablan sinjoron Misterfelo! Hop!