Kiel vi protektas nian medion?
Comment with Lucia publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La 22an de aprilo, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres vokis al evoluintaj landoj pli multe kontribui por venki klimatŝanĝiĝon dum virtuala kunveno gastigita de Usono.
Li akcentis, ke la pasinta jardeko estis la plej varma. “Danĝera forceja gaso estas sur la nivelo nevidita en 3 milionoj da jaroj. Tutmonda temperaturo kreskis je 1,2 celsiaj gradoj – rapidante al la sojlo de katastrofo.” Li ankaŭ alvokis gvidantojn agi por konkeri klimatŝanĝiĝon, kaj reasertis sian pozicion starigi tutmondan koalicion por nula emisiado antaŭ la mezo de tiu ĉi jarcento.
Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la Pintkunvenon de Gvidantoj pri Klimato kaj faris gravan paroladon en Pekino per videoligo. Li rimarkigis, ke ĉiuj landoj devas sin teni je la bazo de internacia juro, justeco kaj senpartieco, kaj protekto de la UN kiel kerno de internacia sistemo. Grava estas tio, ke ĉiuj landoj tenu sian promeson kaj plenumu ĝin. Li diris ankaŭ, ke ni devas protekti naturon kaj ekologian medion kiel niajn okulojn.
Samtempe, germana ĉefministro Angela Merkel diris, ke Germanio kaj Eŭropo klopodos pli multe por trakti klimatŝanĝiĝon, serioze plenumos sian devon redukti emisiadon kaj daŭre kontribuos al la protekto de biodiverseco. Rusa prezidento Putin alvokis en sia parolado, ke ĉiuj landoj faru internacian kunlaboron vastan kaj efikan en la traktado de klimatŝanĝiĝo.
Laŭ mia opinio, mil-li-a vojiro ĉiam komenciĝas per la unua paŝo. Kiel ordinara civitano, ni devas komenci nian mediamikan agadon en la ĉiutaga vivo. Kiel vi protektas nian medion? Ĉu vi havas bonan ideon por divido kun mi? Lasu al mi komenton!