IKU 2012: Márkus Gábor pri registaroj de la mondo
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
“Kiu kontrolas la registarojn de la mondo?”
Prelego de MÁRKUS Gábor en la Internacia Kongresa Universitato de la 97-a UK en Hanojo la 3-an de augusto 2012.
En socioj de la 21-a jarcento registaroj organizas kaj kontrolas la ekonomian, socian kaj kulturan vivon en diversaj landoj de la mondo, sed ne estas konate al ĉiu, kiuj kontrolas la registarojn.
Laŭ la principo de Montesquieu en demokratiaj sociaj sistemoj la parlamenta, la registara kaj la kortuma potencoj devas esti dividitaj kaj forta ŝtata institucio havu rajton efike kontroli la registarojn kaj aŭditori, kiel ili elspezas monon el la nacia buĝeto. Nuntempe tri sistemoj estas uzataj en la mondo.
1. Laŭ la mediterana modelo specialaj kortumoj havas tiun funkcion, ekz. “Tribunal de Contas” en Portugalio, aŭ “Cour des Comptes” en Francujo, ktp.
2. Laŭ la skandinavia modelo registaraj oficejoj plenumas tiun taskon, ekz. “Riksrevisionen” en Danlando aŭ “Riksrevisionsverket” en Svedio. Tiutipa organizo estas ankaŭ la vjetnama Ŝtata Aŭdita Oficejo.
3. Laŭ la tria modelo parlamentaj oficejoj havas tiun funkcion, ekz. “National Audit Office” (Nacia Aŭditora Oficejo) en Britio, aŭ “Állami Számvevőszék” (Ŝtata Aŭditora Oficejo) en Hungario.
Komence de la prelego oni traktos la temon, kiel kaj kiam aperis tiu funkcio, kaj trarigardos: kiuj institucioj havis tiun taskon en diversaj landoj. Poste oni diskutos la avantaĝojn kaj la malavantaĝojn de la diversaj kontrolaj kaj aŭditoraj modeloj. Poste oni analizos la metodojn, kiuj ebligas efike kontroli la agadojn de la registaraj oficejoj, kaj fine oni fokusiĝos al la proponoj de INTOSAI (Internacia Organizo de Superaj Aŭditoraj Institucioj, angle “International Organization of Supreme Audit Institutions”) celantaj pli efikan bataladon kontraŭ la koruptado helpe al pli rapida ekonomia evoluo de la mondo.