Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

69 “Ekzistas fundamenta kunligiteco inter poezio kaj arbaroj” de Robert Harrison * 28 – MARTO – 2024

EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 2 jaroj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

0:46 Legkunveno
67 “Ekzistas fundamenta kunligiteco inter poezio kaj arbaroj” * de Robert Pogue Harrison (pridiskutita teksto) – 28ª de MARTO de 2024
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “Ekzistas fundamenta kunligiteco inter poezio kaj arbaroj”;
###
Robert Pogue Harrison
En sia libro Arbaroj: La Ombro de la Civilizacio, Robert Pogue Harrison,
profesoro pri Literaturo ĉe la Universitato Stanford (Usono), esploras la
ambivalencan manieron, kiel arbaroj estas prezentataj en la kulturo de
Okcidento.
Kiel estiĝis la “mensa bildo” pri arbaro en la okcidenta pensmaniero?
Ĝi devenas de la profunda historio de la rilato de la okcidenta kulturo kun la arbara medio, el kiu ĝi faris sian habitaton. En la kultura imagaro de
Okcidento, arbaro ĉiam okupis ambivalencan lokon. Ĝi estas unuflanke loko de danĝero, alieco kaj perdiĝo. Ĝi estas subhoma kaj besteca, sed samtempe ĝi estas loko mistera kaj ĉarma. Ĝi estas profana, sed ankaŭ
sakrala. En arbaro oni perdiĝas, sed ankaŭ oni sin trovas. Estas ege malfacile teni la ekvilibron inter la maloj kiam oni parolas pri arbaroj en la imagaro de Okcidento. Kiam la antikvaj helena kaj romia socioj komencis evolui ekster arbaro, la koncepto pri arbaro kiel origina loko multe ĉeestis ankoraŭ en iliaj mitoj. Ĝi estis ligita jen al la “ora epoko”, jen al la homa besteco. El la mitoj oni ricevas fortan impreson pri iu
malproksima parenceco inter homo kaj besto. En la helena mito pri Akteono, ekzemple, ĉasisto fariĝas ĉasaĵo; homo estas transformita en cervon kaj ambaŭ suferas la saman sorton.

Kiel simbola signifo de arbaroj evoluis tra la historio?
Ĉio ŝanĝiĝis post la ekpopulariĝo de Kristanismo. La Eklezio, kiu rigardis suspekteme iun ajn postrestaĵon de paganismo, kiel adoradon al la arbaraj dioj, montris sin malinklina al la arbaroj. Tamen ankaŭ sanktuloj rifuĝis en arbaroj por apartiĝi de la homa socio kaj renkonti Dion. Tiel en la arbaro
estis eblo malaltiĝi ĝis la nivelo de besto, aŭ levi propran animon por komuniĝi kun la dieco. En Mezepoko, multaj arbaroj estis jam submetitaj al la leĝo. En la angla kaj la franca lingvoj, la vorto forest/forêt (el la latina foris, for) estis origine jura termino por nomi eksterliman teritorion, kies fruktuzo estis rezervita al reĝo per regnestra dekreto. Nenio estis pli ofenda al kamparanoj ol la malpermeso eniri en la arbaron, kie regis la privilegio por ĉasado de la reĝo kaj la nobelaro. La arbaro estis loko ankaŭ de eksterleĝuloj, azilo por fremduloj, banditoj, poetoj kaj frenezuloj. Robin Hood vivis kaŝite en la arbaro kaj bataladis kontraŭ la koruptado de justico en la urboj. En la rakontoj de la Kavaliroj de la Ronda Tablo, arbaroj estas inica loko por kavaliroj: en la arbaro ili remalkovras la propran primitivan sovaĝecon, kiu faras el ili potencajn batalistojn. Kiam la itala poeto Dante Alighieri perdiĝis en arbarego obskura en la komenco de la Dia Komedio, la arbaro povas esti interpretita kiel alegorio de la peko, la distanciĝo de Dio kaj la eraro. De tiu malluma arbaro, Dante devas malsupreniri al la Infero kaj poste surgrimpi la monton de Purgatorio por fine alveni al alia arbaro. Ĉi tiu dua arbaro estas fakte la sama spaco kiel la antaŭe menciitaobskura arbarego, escepte pro tio, ke la sovaĝa faŭno malaperis kaj la loko similas nun al malsovaĝigita parko sub la prizorgo de la Urbo de Dio. En tiu interpreto, arbaro denove situiĝas inter la sakraleco kaj la profaneco. Racionalismo ekaperis en la 17-a jarcento kun la optimisma kredo, ke per aplikado de la scienca metodo, la nescio kaj la superstiĉo de la pasinteco povos esti venkitaj. En sia Diskurso pri la Metodo (1637), la franca filozofo René Descartes elmetis matematikan aliron por mastri la naturon. En fama analogio, li diris la jenon: se vi estus perdita en arbaro, vi devus arbitre elekti direkton kaj marŝi laŭ rekta linio, kaj fine vi trovos elirejon. Eĉ se ne estas tie, kien vi volis alveni, ĉiam estos pli bone troviĝi ekster la arbaro ol ene de ĝi. La rekta linio estas la scienca metodo. Kun la alveno de romantikismo fine de la 18-a jarcento, arbaro reakiris en
la kolektiva imagaro sian statuson kiel loko de profunda spiriteco kaj favora al revado.
KTP

-El la angla kaj hispana esperantigis
Pablo León (Argentino)

FONTO: UNESKO

###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!

📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!

📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html

#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Homoj havas du …

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?