Ploras Roz Degelonta
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 0 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
https://www.patreon.com/jomart_kaj_natasha
https://jomart.click/Spotify
https://jomart.click/SoundCloud
***
Ploras roz’, degelonta
En la flama aŭror’
Haltas ni apud fonto
De l’iama amor’
En okuloj, okuloj
Ne retrovas kun pent’
Senton inter nebuloj
Sobra prudent’
Ĉu postulu ni nun de
Pardonema destin’
Tion, kio enfunde
Ne varmigas jam nin,
Tion, kio brulegis
Kaj forbrulis al cindr’
Tion, kio belegis
Rozoj en vintr’
Ne necesas. Ne faru
Misajn paŝojn en viv’
Rememorojn enflaru
Kun junaĝa naiv’,
Kaj konkludu, ke bonas
Nia saĝa fortun’
Ke fojfoe resonas
La iamo en nun’
Kaj retrovu la forton
Por refoja ekam’
Kaj dankegu la sorton
Se ekbrulos la flam’
Naskos plurajn aŭrorojn
Horizonta lini’
Ja ne nur rememoroj
Por ni