Vidi per menso
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV202 (2013.12.21)
Vidi per menso
Gvatulo Eŭropano verkis kaj sendis al ni la jenan artikolon:
Ni jam certe scias, ke homo estas pli ol fizika korpo. Se ni rigardas fizikan korpon kiel hardvaro, la menso devas esti la softvaro en la homa komputilo. Sed vere, kio estas softvaro? Ĝi estas komuna nomo de programaro, komuna kadro de diversaj programoj – ĝuste kiel homa menso. La homa menso povas fari multajn programprocezojn, eĉ ankaŭ nemalkovritajn, aŭ ne tro publikitajn aferojn. Eble eĉ la homo mem ne scias tion. Unu el tiuj nemalkovritaj programoj de la homa menso estas la reva vidado, en aliaj nomoj “distanca vidado” aŭ “izolita vidado”.
Komuna vorto en ĉiuj esprimoj estas “vido”. Do kia vidado ĝi estas? Reva vidado estas la kapablo vidi sen la okuloj. Ĝi estas speco de mensa perceptado. Uzante tiun ĉi metodon oni povas kolekti izolitajn (eĉ forajn) informojn uzante pli ol la normalaj – aŭ konataj – ses sensoj. Ĝi estas praktiko por akiri impresojn pri fora aŭ nevidata (foje sekreta) celo, uzante metapsiĥon, precipe ekstrasensajn perceptojn. Per aliaj vortoj ĝi estas ”senso per la konscio”. La reva vidado estas lernebla procezo.
Kiel ĝi funkcias? La temo estas ligata al la komuna kampo de konscio kaj al la diversaj statoj de la menso. La homa cerbo funkcias laŭ diversa bioelektra aktiveco. Estas diferenco inter ili en la konscia vivaktivado de la homo. Oni devas alproksimigi la bioelektran staton de la cerbo al la frekvenco de la komuna kampo de konscio. Ĝin oni povas atingi per ŝanĝita stato de la homa konscio, ekzemple meditado. Ties plej utila stato komenciĝas ĉe 4 Hz (hercoj). Ĉe tiu punkto oni povas komuniki kun la komuna kampo de konscio, kaj oni povas akiri ion ajn el la grandega informa bazo.
Eminenta perceptisto povas atingi tiun ĉi 4 hercan limon aŭ sube. La celo estas, ke li restu ĉirkaŭ la 4 Hz punkto, sed ne ekdormu, kaj li povu interkomuniki kun la ĉirkaŭaĵo (ekzemple: diri aŭ skribi kion li perceptas). La perceptantoj nomas tiun ĉi kampon “Interfaco Delto”. Kiam la perceptanto atingas tiun ĉi staton, li povas akiri kiun ajn informon pri la difinita celo.
Per tiu ĉi metodo oni povas malkovri preskaŭ ĉion, ekzemple: kie estas la perdita ŝlosilo, aŭ kie estas la ŝubmarŝipoj de la malamiko.
La procezo komenciĝas ĉe la difinado de kodo pri la ekzamenenda celo. La perceptanto havas nenian antaŭan informon pri la celo. Nur tiu persono konas ĝin, kiu kreas hazardan kodon pri ĝi, ĝenerale duoble kvar ciferoj. La kodo absolute ne rilatas al la celo kaj ne enhavas informojn pri ĝi. La taskfaranto forsendas la kodon al la perceptanto. Tiuj kiuj partoprenas la procezon ricevas la saman kodon. Ne gravas, kie situas la taskfaranto kaj kie situas la perceptanto. Ili ne devas esti en komuna ejo, nek en komuna kolonio aŭ kontinento.
La perceptanto memstare faras la perceptadon, se necesas, li ripetas ĝin ree, kaj fine dokumentas la rezulton. Kiam la rezulto pretiĝas, la perceptanto sendas ĝin al la taskfaranto, kiu verkas detalan raporton pri la ekzamenita celo, kaj jen, la iama sekreto estas malkovrita. Post la tuta sesio la perceptanto nature ricevas la informojn de la ekzamenita celo. Kiel videblas, distanca vidado estas bonega maniero por malkaŝi diversajn informojn, situaciojn, obejktojn, eventojn kaj aliajn.
Oni rajtas diri, ke tiu ĉi metodo apartenas al pseŭdosciencoj, sed oni eraras. La distanca vidado estas natura stato de homa konscio. Ni devas ĝin esplori kaj ekzameni.
Menciinda persono ĉe la temo – inter multaj aliaj – estas sinjoro Ingo Swann, kiun oni nomas “la patro de distanca vidado”. La majstro mortis en Novjorko la 31an de januaro, en 2013, post eskcita kaj mistero-plena vivo.
Se ankaŭ vi interesiĝas pri la temo, klaku sur la ligilo ĉe radioverda.com [http://goo.gl/aM5j66] por havi detalajn informojn.