La historio de la plej malgranda ŝtato – 2
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 5 tagoj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Nur en la 1920-aj jaroj io komencis moviĝi. En Italio akiris la potencon Benito Mussolini, estro de la faŝisma registaro. Kvankam li ne estis proksima al la Eklezio, li komprenis, ke estas grave trovi solvon al la Vatikana (aŭ Roma) Demando. Interkonsento alportus stabilecon al la lando kaj prestiĝon al lia registaro.
Post kelkaj sekretaj renkontiĝoj kaj longaj intertraktadoj, en 1929 fine alvenis la decida momento. La 11-an de februaro 1929, en la Laterana Palaco en Romo, estis subskribita tre grava dokumento: la Lateranaj Traktatoj. Unuflanke estis la itala registaro, reprezentata de Mussolini; aliflanke la Katolika Eklezio, reprezentata de kardinalo Pietro Gasparri nome de Papo Pio la Dekunua. Per tiu subskribo Italio oficiale agnoskis Vatikanurbon kiel sendependan kaj suverenan ŝtaton. Siaflanke la Papo agnoskis la ekziston de la itala Ŝtato kun Romo kiel ĝia ĉefurbo.
Tiel naskiĝis Vatikanurbo: kiel kompromiso, kiel ekvilibro inter kredo kaj politiko, inter la pasinteco kaj la estonteco. Ĝi estis malgranda laŭ sia grandeco, sed grandega laŭ sia signifo. La muroj, kiuj ĝin ĉirkaŭis, estis ne nur geografiaj limoj, sed ankaŭ videbla simbolo de delikata interkonsento atingita post jardekoj da streĉiĝoj.
Post la subskribo de la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo komencis vivi kiel vera ŝtato. Ĝi estis tre malgranda, sed havis grandegan signifon por milionoj da homoj. La Papo ne plu estis “prizonulo” kaj povis denove paroli al la mondo, akcepti vizitantojn kaj libere gvidi la Eklezion.
Komence necesis organizi ĉion. Oni bezonis oficejojn, regulojn kaj homojn, kiuj laborus ĉiutage. Oni starigis malgrandan registaron, internan policon kaj kelkajn gravajn servojn: poŝton, apotekon, presejon kaj hospitalon. Ĉio ĉi devis funkcii en tre limigita spaco, sed en medio bone prizorgata kaj trankvila.
La unua suverena Papo de la nova ŝtato estis Pio la Dekunua. Dum lia pontifikado la Vatikano komencis establi rilatojn kun aliaj landoj. Oficialaj reprezentantoj estis senditaj eksterlanden, kaj samtempe ambasadoroj alvenis el la tuta mondo.
Por pli bone komuniki kun la fideluloj, estis fondita Vatikana Radio, radiostacio kiu disvastigis la voĉon de la Papo ĉien, eĉ al malproksimaj landoj [mi aldonas: ekde 1976 ankaŭ en Esperanto). Ĝi estis realigita danke al la kunlaboro de la itala inventisto Guglielmo Marconi.
Dum la Dua Mondmilito la Papo klopodis konservi la pacon. La Vatikano restis neŭtrala, ne subtenis iun ajn armeon kaj penis protekti homojn en danĝero. Ene de la vatikanaj muroj rifuĝon trovis multaj familioj, precipe judoj persekutitaj de la nazioj. Tio estis tre malfacila periodo, sed la Vatikano provis doni helpon kaj sekurecon, kvankam ĝi ne havis armeojn, fabrikojn nek industrion.
Iom post iom la Vatikano fariĝis konata tra la tuta mondo. Ĝia forto ne estis milita, sed spirita. La vortoj de la Papo, liaj publikaj gestoj kaj la religiaj ceremonioj havis profundan simbolan signifon. Ĉiu meso, ĉiu mesaĝo kaj ĉiu beno atingis milionojn da homoj.
En tiuj jaroj oni ankaŭ eldonis la unuajn monerojn kun religiaj simboloj. Kvankam la Vatikano uzis la italan liron, ĝiaj moneroj estis apartaj. Hodiaŭ, kiam ekzistas la eŭro, tiu tradicio daŭras. La vatikanaj moneroj estas maloftaj kaj tre serĉataj de kolektantoj.
Iom post iom Vatikanurbo famiĝis ne nur pro sia religia rolo, sed ankaŭ pro sia arto, sia kulturo kaj sia historio. Ĉiam pli da homoj venis por viziti ĝin, kaj tiu eta ŝtato komencis esti konata en la mondo kiel vere unika loko. Vatikanurbo estas efektive tre aparta ŝtato. Kvankam ĝi estas treege malgranda, ĝi havas multajn interesajn apartaĵojn, kiuj faras ĝin unika en la mondo.
La Vatikano eĉ havas tre malnovan astronomian observatorion. La pastroj kaj sciencistoj, kiuj tie laboras, studas la stelojn kaj la planedojn. Tio montras, ke la Eklezio, krom la kredo, interesiĝas ankaŭ pri la scienco kaj pri la konado de la universo.
Ĉiuj ĉi elementoj montras, ke la Vatikano ne estas nur religia centro. Ĝi estas loko plena je surprizoj, kun profunda historio kaj bone organizita strukturo. Eta ŝtato, kiu sukcesas mirigi siajn vizitantojn per siaj simboloj, siaj tradicioj kaj siaj zorge kaŝitaj sekretoj.
Post tiu traduko de parto de la teksto de itala video mi aldonas, ke en la esperanta Vikipedio ekzistas tre detala artikolo titolita “Vatikano” kaj du specifaj artikoloj: pri la “Roma Problemo” kaj – pli mallonga – la “Lateranaj Traktatoj”. Krome estas artikolo pri la “Papa Ŝtato”.