ABBA kontraŭ dana ekstremdekstra partio
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV172 (2010.09.26)
ABBA kontraŭ dana ekstremdekstra partio
Eventeo.net raportas ke
La steluloj de la famega muzikgrupo ABBA, Benny Andersson kaj Björn Ulvaeus lanĉas justican agon kontraŭ dana ekstremdekstra politika partio kiu uzis ilian ŝlagron el la jaro 1975 “Mamma Mia” ĉe amaskunvenoj. Sro Andersson diris, ke la muzikgrupo neniam permesis uzi sian muzikon por politikaj celoj.
La junulara filio de la Dana Popola Partio ankaŭ ŝanĝis la kantotekston de “Mamma Mia” al “Mamma Pia”, honore de sia gvidantino Pia Kjærsgaard. La furorkanto estis ludita ĉe partiaj amaskunvenoj kaj renkontiĝoj kaj la nova versio de la kanto estis elfarita por Pia Kjærsgaard de membroj de la partio, diras raportoj.
La kontraŭenmigrada partio estas la tria plej granda en la dana parlamento.
Benny Andersson rakontis, ke li malkovris la nepermesitan uzadon de la kanto, kiam li estis kontaktita de maldekstrema premgrupo, kiu demandis ĉu li subtenas la politikon de la Dana Popola Partio. Li diris, ke li kaj Björn Ulvaeus petis al advokatoj komenci laŭleĝajn agojn kontraŭ la partio se ili ne tuj ĉesas uzi la kanton.
Li diris: “Unue, vi ne rajtas tiel simple reverki kantojn laŭvole, kaj due ni deziras ilin komprenigi, ke ni havas absolute neniun intereson en subteno de ilia partio. ABBA neniam permesas, ke ĝia muziko estu uzata en politika kunteksto. Pri tio ĉi ni atentigis al la Dana Popola Partio.”
La muzikistoj ne estas la unuaj, kiuj plendas pri la politika uzo de kantoj. Dum la prezidenta kampanjo de 2008 en Usono, pluraj artistoj, inkluzive Heart kaj the Foo Fighters kritikis John McCain kaj Sarah Palin pro tio, ke ili uzis iliajn kantojn ĉe amaskunvenoj sen permeso. Kaj en 2009, grupo de artistoj en Britio plendis pri kopirajtaj leĝoj kiuj ne donas al ili laŭleĝan rajton malhelpi la ekstremdekstran britan Nacian Partion vendi albumon kiu aperigas iliajn kantojn por levi financojn.