12- Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (Ĉiumonataj sesioj)

UEAviva publikigis antaŭ 3 tagoj

01:13:40 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

La “Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj” de ESF/UEA/ILEI/TEJO okazigas: Kunpens(ig)ado pri Esperanto kaj Universitatoj (Ĉiumonataj sesioj)

𝐒𝐞 𝐯𝐢 𝐝𝐞𝐳𝐢𝐫𝐚𝐬 𝐩𝐚𝐫𝐭𝐨𝐩𝐫𝐞𝐧𝐢 𝐞𝐧 𝐥𝐚 𝐯𝐞𝐧𝐨𝐧𝐭𝐚𝐣 𝐬𝐞𝐬𝐢𝐨𝐣 𝐝𝐞 𝐥𝐚 “𝐊𝐮𝐧𝐩𝐞𝐧𝐬(𝐢𝐠)𝐚𝐝𝐨𝐣 𝐩𝐫𝐢 𝐄𝐬𝐩𝐞𝐫𝐚𝐧𝐭𝐨 𝐞𝐧 𝐥𝐚 𝐔𝐧𝐢𝐯𝐞𝐫𝐬𝐢𝐭𝐚𝐭𝐨𝐣” (𝐤𝐢𝐮𝐣 𝐨𝐤𝐚𝐳𝐚𝐬 𝐩𝐥𝐞𝐣𝐨𝐟𝐭𝐞 𝐥𝐚 𝐮𝐧𝐮𝐚𝐧 𝐥𝐮𝐧𝐝𝐨𝐧 𝐝𝐞 ĉ𝐢𝐮 𝐦𝐨𝐧𝐚𝐭𝐨 𝐞𝐤𝐝𝐞 𝐥𝐚 𝟏𝟑:𝟑𝟎 𝐔𝐓𝐂), 𝐛𝐯. 𝐬𝐞𝐧𝐝𝐢 𝐫𝐞𝐭𝐦𝐞𝐬𝐚ĝ𝐨𝐧 𝐚𝐥 𝐞𝐬𝐩𝐞𝐫𝐚𝐧𝐭𝐨.𝐞𝐧.𝐮𝐧𝐢𝐯𝐞𝐫𝐬𝐢𝐭𝐚𝐭𝐨𝐣@𝐠𝐦𝐚𝐢𝐥.𝐜𝐨𝐦 𝐚ŭ 𝐚𝐥𝐢ĝ𝐮 𝐚𝐥 𝐥𝐚 𝐥𝐢𝐬𝐭𝐨 𝐮𝐧𝐢𝐯𝐞𝐫𝐬𝐢𝐭𝐚𝐭𝐨@𝐠𝐫𝐨𝐮𝐩𝐬.𝐢𝐨.

De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj Esperanto-Universitatoj – Ĉu ĉio nur fantazio? Kial ne okazas io?

Kun partopreno kaj kontribuoj de renomaj geprofesoroj, i.a. Ilona Koutny, Nina Daniljuk, Humphrey Tonkin, Renato Corsetti, Orlando Raola, Dennis Keefe, Vincente Manzano-Arrondo kaj Amri Wandel. Ekde la projekto de Internacia Koresponda Universitato Komenio (Comenius) en la 1980aj jaroj ĝis la hodiaŭa Internacia Reta Esperanto-Universitato; ni invitas ĉiujn partopreni en niajn Kunpens(ig)adojn pri Esperanto kaj Universitatoj, i. a. kaj speciale tiujn, kiuj interesiĝas pri tiaj universitatoj el establoj kiel diverslandaj universitatoj, ĈEL, AIS, IKU (ISU), E@I, CED, ESF, ILEI, UEA, TEJO, KAEST, …


Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo​​​​​
#Esperanto

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

DomoLangoTabloSeĝo