Instruistoj kredigis ke ekas mondmilito Radio Verda publikigis antaŭ 2 monatoj 01:53 esperanta 0 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo RV178 (2011.02.07) Instruistoj kredigis ke ekas mondmilito Bazlernejanoj miregis kiam ili aŭdis dum sia matena kunveno ke komenciĝis la tria mondmilito. Instruistoj de la brita bazlernejo volis komprenigi al la infanoj kia estis la milittempa vivo. Ili ekhavis la ideon kredigi ke nova milito efektiviĝis. Oni kondukis la timantajn infanojn al la kelo kie sonis aerataka klaksono. Eĉ bombon simulis eksplodo de piroteĥnikaĵo. La projekto nuliĝis en la frua posttagmezo post kiam kelkaj infanoj tro maltrankviliĝis. Iuj spertis daŭrantan timon kaj koŝmarojn laŭ gepatroj. Ĉefinstruisto, S-ro Richards, klarigis ke la lernejo okupiĝis pri la temo la dua mondmilito kaj vidis konsilon de aliaj lernejoj kiu sugestis ke oni enkonduku la temon kvazaŭ aktuala. Bedaŭrinde la sperto eble tro realis. Li diris ke la instruplano estas ŝanĝita por pli da kreemo kaj malformaleco kaj por krei memorindajn spertojn. Li konstatis ke la instruistoj ĉi-foje troigis. Li aldonis ke la lernejo pardonpetas pro la angoro kaŭzita kaj ke instruistoj ne intencas timigi lernejanojn. Patrino de unu tiea studanto diris ke la sperto timegigis ŝian infanon kaj ke neniu kun eĉ guto da baza racio tiel traktus la lernejanojn. La loka instanco pri edukado rifuzis komenti. Montri pli...