Sonkanono ĵamas paroladon
Radio Verda publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 2 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
RV189 (2012.03.11)
Sonkanono ĵamas paroladon
Sciencistoj diras ke ili disvolvigis aparaton kiu povas ĉesigi paroladon.
Ĉu ĝenas vin homoj kiuj ne ĉesas paroli en maltaŭgaj lokoj kiel kinejoj kaj bibliotekoj?
Du esploristoj de Japanio eble havas solvon por tiuj parolemaĉuloj: parolĵaman kanonon.
Kazutaka Kurihara de la Nacia Instituto de Alta Industria Scienco kaj Teĥnologio kaj Koĝi Cukada de la Universitato Oĉanomizu disvolvigis aparaton kiu eĥas al homo ties vortojn preskaŭ tuj post elbuŝiĝo.
La efiko similas retrokuplan eĥon de poŝtelefono kaj tre malfaciligas ke oni daŭrigu konversacion.
Homa parolo ĵamiĝas per resendado al parolantoj de propraj eldiroj malfruigitaj je kelkaj milisekundoj. La efiko povas interrompi homojn sen fizika malkomforto kaj malaperas tuj kiam la celato ĉesas paroli.
La parolĵamilon eblas direkti al unuopulo kiel pafilon. Ĝin konsistigas unudirektaj mikrofono kaj parolilo. Nur la celato povas aŭdi sian eĥitan paroladon.
Ĉu vi uzus parolĵaman kanonon por ĉesigi ies paroladon? Kial aŭ kial ne? Kontraŭ kiu?