Laŭ Laŭzio Laŭ Zebastian Johanzen
Zebastjan Johanzen publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Saluton al ĉiuj de vi ĉiuj, kaj bonvenon refoje al la kanalo de Zebastian Johanzen la laŭtleganto de la laŭtlegota laŭtlegaĵo de Zebastian Johanzen, kiu estas la zorganto de la zorgota skatolo plenigita de la belsonantaj participigitaj Esperantaj vortoj, kiu ankaŭ estas la plej amata verdiĝinta laŭtleganto en la tuta mondo—inkluzive de Polujo. Tre bone, ĉu ne?
En la Daŭdeĝingo ni estas legantoj de tio ĉi: Laŭ Laŭzio, la dirinto de la diritaj diroj de Laŭzio, laŭvorte: “Estu la kredanto de ĉiuj, kiuj estas la asertoj eskapintaj de la lipoj de la laŭtlegantoj de Skaja Novaĵo Aŭstralio. Tiam oni estos fariĝinta saĝulo”.
Momenton.
Nu, tiu estas bonega lipobalzamo! Ĝi havas specialan lokon en mia koro, apud ĉiuj la aliaj.
Sed ni estu la memorantoj de la fakto, ke Laŭzio estis la dirinto de ĉiuj tiuj diritaj diroj en la fora pasinteco, kiu estis senesperanta, nekomentata, kaj fakte mankanta Zebastiánon Johanzénon, kaj konsekvence ankaŭ nelumita. Ĉu ne? Do kompreneble, estu nedubanto pri tio ke se Laŭzio estus nuntempa verkanto, li estus la diranto de la dirita diro laŭ tio ĉi, “Estu la kredanto de ĉiuj, kiuj estas la verdigitaj frazoj, kiuj estas ellasitaj de la ampleksaj lipobalzamitaj lipoj de la plej amata laŭtleganto Zebastian Johanzen. Tiam oni estos atinginta mezan saĝon. Por esti atinginta altan saĝecon, estu la posedanto de nemanĝitaj fingroj por ke vi farpovu esti tajpinto de la tajpota afablaĵo por esti la nutradanto de la nutrinda egoo de Zebastian Johanzen!
Nu, tiu laŭtlegaĵo verŝajne estas la verkita verdiĝinta teksto de la verkinto kiu estas tia tre bedaŭrinda povrulo kiu nur estas kapabliĝinta taksanto de si mem kiel tre amuza ĉar li ne povas vidi siajn neridantajn spektantojn. Kiu meritas nian bedaŭron pli multe: ĉu la spektantoj aŭ la neamuzulo? Estu respondonto de tiu respondota demando, sube, en la komentejo!
Finfine, nun estas la tempo por la vera kialo de ĉi tiu filmeto, mi ĵus estas volonta laŭtleganto de la anoncota anoco de mia nova konkurso! Pri mia baldaŭ venonta sekva filmeto pri la Naŭ Noblaj Virtoj, kiu temas pri gastamo, skribu viajn pensojn pri la valoro de gastamo sube en la komentejo, por ke vi estu la bonŝanca verkinto, kiu aŭdos lian laŭtlegaĵon laŭtlegata de la plej amata laŭtleganto sur la reto, Zebastian Johanzen! Kompreble nun vi estas tiel ekscitita, ke vi ne povas esti la kaŝonto de tio, ĉu ne? Bone!
Ne forgesu esti abonanto kaj disvastiganto de la kanalo, kaj abonigu viajn amikojn. Kaj precipe ne estu forironta sen skribi en la komentejo, kaj pro tio, eble la trovota de la diablo de la aligatoroj, ĉar neniu volas ke viaj fingroj estu manĝitaj!
Por Zingibro, kiu ne plu estas kune kun mi.
Ĝis al ĉiuj vi ĉiuj, kiuj estas miaj plej amataj spektantoj!