Koncerto de Kaŝi | SES 2020
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 13 Spektoj
- 1 Komentoj
- 3
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The Living Music Box (http://www.thelivingmusicbox.de/). Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.
Dum SES li mojosigis la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.
——-
Tiu ĉi programero okazis dum SES 2020. Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por kaj komencantoj kaj progresintoj kun riĉa distra programo organizata de E@I. Ĝi okazas kutime julie en Slovakio. Pli da informoj ĉe: https://ses.ikso.net/