Virtuala Malferma Tago de UEA kaj TEJO
UEAviva publikigis antaŭ 5 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 10 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021.
La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt53.
La evento okazos per Zoom (https://us02web.zoom.us/j/81764929633) kaj nur se demandite, bv. tajpi la Kunven-identigilon (Meeting ID) kaj Pas-vorton (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj) kaj ankaŭ estos en ĉi tiu kanalo.. Ĉiuj bonvenas aboni la kanalon.
PROGRAMO (UTC)
13:00 Solena malfermo (Duncan Charters)
13:10 Prezento de Eurokka (Floreal Martorell)
13:15 Lingvoinstruado hodiaŭ / aŭ: Kiel usonaj entreprenistoj disvastigus Esperanton (Duncan Charters)
— Muzika interludo
14:15 Niaj novaj agoj por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto (Trezoro Huang Yinbao)
— Muzika interludo
15:00 Prezento de la ILEI-Kongreso 2021 kaj de la ILEI-Simpozio (Mireille Grosjean)
— Muzika interludo
15:30 La malgranda fina venko kaj la velko en Hungario (László Szilvási)
— Muzika interludo
16:30 Radio Havano en Esperanto: Tri jardekoj de senlaca laboro (Orlando Raola)
— Muzika interludo
17:15 TEJO sin prezentas (Rogier Huurman kaj Renato Filho, CO-volontulo)
17:50 Prezento de Vinilkosmo
18:00 Kiel TEJO-umi dum pandemio (Klára Ertl)
— Muzika interludo
19:00 Prezento de la venontaj UK-j
20:00 Fermo
————————-
LIBROSERVA SPECIALA OFERTO (17-a kaj 18-a de aprilo)
Dum la tuta semajnfino eblos aĉeti kion ajn en la stoko (escepte de brokantaĵoj) kun sesona rabato sendepende de kvanto. Por koni la novaĵojn de la Libroservo bonvolu viziti la informfluon “Laste Aperis” (vi estas bonvena aboni ĝin retpoŝte: uea.org/via/retlistoj?listo=ls (https://uea.org/via/retlistoj?listo=ls)) kaj esplori la recenzojn ĉe la revuo Esperanto (revuoesperanto.org/recenzoj (https://revuoesperanto.org/recenzoj) kaj uea.org/revuoj/esperanto (https://uea.org/revuoj/esperanto)).
————————-
GASTLIBRO (subskribu nur dum la 17-a de aprilo!)
La Gastlibro estas tradicia elemento de la malfermaj tagoj. La ligilo estos disponigata komence de la evento. Post la evento okazos loterio. La gajnintoj estos kontaktitaj retpoŝte. Subskriboj en aliaj datoj ne estos konsiderataj por la loterio. Se vi aldone volas helpi premii partoprenantojn, via donaco bonvenas. Por scii kiel sendi donacojn vizitu uea.org/alighoj/pagmanieroj (https://uea.org/alighoj/pagmanieroj). Bonvolu sendi mesaĝon al financoj@co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “53-a MT”. Ju pli da donacoj, des pli da premioj: helpu nin atingi la sumon de 530,00 €!
————————-
BABILU!
Babili kun aliaj esperantistoj estas unu el la ĉarmoj de Esperanto-eventoj. Ni invitas ĉiujn aliĝi al la Telegram-grupo de UEA: uea.telegramo.org (https://uea.telegramo.org/)/. Tie eblos kunkomenti dum la tuta evento.
————————-
MUZIKA PROGRAMO
Inter la prelegoj estas kelkaj minutoj da muzika interludo danke al la kunlaboro kun Vinilkosmo.
Aŭskulteblos lastatempaj kantoj de: Alejandro Cossavella, Tim Gallego, BaRoko, Inicialoj DC, Ĵomart kaj Nataŝa, Kjara…
Dum la tuta tago eblos leviĝi el la seĝo, iom promeni, preni kafon aŭ teon. Ni deziras bonan eventon kaj bonan babiladon! UEA dankas al ĉiuj organizantoj, teknikistoj, partneroj kaj prelegontoj.
Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/944a1 (https://uea.org/gk/944a1)
–
Subteni la laboron de UEA eblas per membrigo: https://uea.org/alighoj/alighilo
#Esperanto