Asorti – Ja nur diru, ke vi amas
Jacinto Yogui publikigis antaŭ 15 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Elektronika muziko en Esperanto
Asorti estas muzikgrupo de Litovio.
Elena Piscikiene: fluto, akordiono, klavaro, kanto, tekstoj.
Edvardas Piscikas: gitaroj, kanto, aranĝoj, tekniko.
Ieva Antropova: “Ievutik”: kanto
Julia Silova: kanto
Olga Suchoceva “Bestionok”: klavaroj, kanto
Ja nur diru, ke vi amas
Estu la vojo longa, kvazaŭ tempo,
ekflugu revo onde, kvazaŭ mevo.
Mi volas ŝanĝi mondon nur por vi,
kaj la eblecojn sento faru pli.
Mi volas premi vin, brakume forte,
forigi triston, preni la doloron
volas kisi vin nun sub la pluv’
vi sola en la mondo estas nur
Kiam kara via mano
min tenere tuŝas, kaj mi sentas —
rideto brilas, kvazaŭ gamo
de l’ eterna suno,
donas flamon de la kor’,
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru.
Estu la vojo longa, kvazaŭ tempo,
ekflugu revo onde, kvazaŭ mevo
en mondon venis mi subteni vin
feliĉan senton gardu ĝis la fin’.
Kiam kara via mano
min tenere tuŝas, kaj mi sentas —
rideto brilas, kvazaŭ gamo
de l’ eterna suno,
donas flamon de la kor’,
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru.
En la mondo sen vi forestas amo
Mi atendas nur vin,
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru, ke vi amas
ja nur diru, ke vi amas