La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell (1/2) KTP publikigis antaŭ 6 monatoj 11:26 esperanta 13 1 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo “La Mirindaĵoj de Clarence Bicknell” estas mallonga altkvalita filmeto en Esperanto pri la vivo de Clarence Bicknell (1842-1918). Li estis angla matematikisto, anglikana pastro, botanikisto kaj arkeologo, pentristo kaj verkisto, poeto, humanisto, filantropo kaj esperantisto, membro de la Lingva Komitato de 1905. La filmo montras interalie kiel Bicknell malkovris la duan lokon sur Tero enhavantan la plej grandan kvanton de petroglifoj (prahistoriaj bildoj ĉizitaj en ŝtonoj). Li estis la unua, kiu science dokumentis tiujn petroglifojn, dise troviĝantaj laŭ la Valo de la Mirindaĵoj kaj la Valo Fontanalba, en la apudmaraj Alpoj ĉe la limo inter Francio kaj Italio. Mi prilaboris subtitolojn por la filmo, tiel ke ĉiu povu ne nur aŭdi, sed ankaŭ legi, kio estas dirita, kaj ankaŭ skribis blog-artikolon prie: Blogger: https://kotopo.blogspot.com/2020/10/la-mirindajoj-de-clarence-bicknell.html WordPress: https://kajtielplu.home.blog/2020/10/20/la-mirindajoj-de-clarence-bicknell/ Por pli da informo bonvolu viziti la plurlingvan retejon honore al Clarence Bicknell: https://www.clarencebicknell.com/ Montri pli...