Fundamento De Esperanto Ekzerco 16 Esti, Resti kaj Voki Matio esperante publikigis antaŭ 8 monatoj 02:46 esperanta 1 0 komentu! La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo. Ŝati Malŝati Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo. Kopii adreson Adreso kopiite! Nun vi povas sendi ĝin per mesaĝilo aŭ retpoŝto. Raporti la filmon Spama Nerilata/Maltaŭga Ne plu disponebla × Bone! Ne zorgu. Jes! Priskribo 16 Mi legas. ― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”). ― Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. ― Ni estas homoj. ― Vi estas infanoj. ― Ili estas rusoj. ― Kie estas la knaboj? ― Ili estas en la ĝardeno. ― Kie estas la knabinoj? ― Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. ― Kie estas la tranĉiloj? ― Ili kuŝas sur la tablo. ― Mi vokas la knabon, kaj li venas. ― Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. ― La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. ― La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. ― Knabo, vi estas neĝentila. ― Sinjoro, vi estas neĝentila. ― Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. ― Mia hundo, vi estas tre fidela. ― Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. ― En la vintro oni hejtas la fornojn. ― Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. ci tu, toi, | thou | du | ты | ty. anstataŭ au lieu de | instead | anstatt, statt | вмѣсто | zamiast. uzi employer | use | gebrauchen | употреблять | używać. tranĉi trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rżnąć. il instrument; ex. tondi tondre ― tondilo ciseaux; pafi tirer (coup de feu) ― pafilo fusil | instrument; e.g. tondi shear ― tondilo scissors | Werkzeug; z.B. tondi scheeren ― tondilo Scheere; pafi schieesen ― pafilo Flinte | орудіе; напр. tondi стричь ― tondilo ножницы; pafi стрѣлять ― pafilo ружье | narzędzie; np. tondi strzydz ― tondilo nożyce; pafi strzelać ― pafilo fuzya. ruso russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin. ĝardeno jardin | garden | Garten | садъ | ogród. voki appeler | call | rufen | звать | wołać. voli vouloir | wish, will | wollen | хотѣть | chcieć. fidela fidèle | faithful | treu | вѣрный | wierny. vero vérité | true | Wahrheit | истина | prawda. vintro hiver | winter | Winter | зима | zima. hejti chauffer, faire du feu | heat (vb.) | heizen | топить (печку) | palić (w piecu). forno fourneau, poële, four | stove | Ofen | печь, печка | piec. Montri pli...