Fermo de la 2-a eldono de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj (2021)

UEAviva publikigis antaŭ 2 monatoj

01:27:18 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

En aprilo 2021 UEA alvokis al dua okazigo de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj (uea.org/gk/948), kadre de sia Amerika Komisiono, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), TEJO kaj ĉi-foje ankaŭ kun Hispana Esperanto-Federacio (HEF). Ĝis la 2-a de majo 515 homoj aliĝis, 233 el Kolombio, 73 el Meksiko, 34 el Argentino, 33 el Hispanio, 27 el Ekvadoro kaj 24 el Peruo. La aliaj venis de ne nur de latinamerikaj landoj, sed ankaŭ el Usono kaj aliaj landoj de Eŭropo, kiel Italio, Francio kaj Grekio. Laŭ aĝo temas pli juneca grupo: 157 homoj aĝas 21-30 jarojn, 107 aĝas 11-20 kaj 63 aĝas 31-40. La aliaj aĝas ĝis 70. Nur unu aĝas pli ol 70 kaj estas ankoraŭ 4 infanoj, sub 10. Laŭ lingvonivelo 45,2% havis nulan konon de Esperanto, 20,6% preskaŭ nulan, 26,6% bazan kaj 7,4% mezan. Mapli ol 1% deklaris altan. Plena statistiko troviĝas ĉe mallonge.net/ekh2. La kurso komenciĝis la 19-an de majo kaj finiĝis la 10-an de julio kun lecionoj ĉiumerkrede kaj ĉiusabate, krom aliaj aktivecoj. La 12 instruistoj estas el Kolombio: Doniben Jimenez, Moisés Herrera, Luis Obando, Johnatan Torres, Juan Valencia; Meksiko: Araceli Aguilar, Carlos Velazquillo, David Ruíz; Argentino: Soraya Merlina, Daniel Cotarelo; Ekvadoro: Julio Toro; kaj Venezuelo: Jezer Dorante. Ili brave laboris! Ni vidu la rezulton dum la fermo de la kurso, kiam lernantoj kapable parolas Esperanton.

Ĉu vi volas subteni tiun agadon por Esperanto? Via amika donaco bonvenas al la Fondaĵo Ameriko de UEA (uea.org/alighoj/donacoj/ameriko). Pagmanieroj troviĝas ĉe uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

meblodomobestonubo