La nivelilo (A livella) Totò (Antonio De Curtis) ESPERANTO
umegghju publikigis antaŭ 12 jaroj en la Itala Ĉu en Esperanto?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 7 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Bela novelo-poeziaĵo de Antonio De Curtis (tre fama en Italujo kiel Totò) pri egaleco de homoj, aŭ pli precize, la mortintoj. Morto estas nivelilo, la ilo uzata de masonisto por kontroli la nivelon de muroj, do post ĝi, ĉiuj egalas. La teksto originala estas en la napola kaj la itala, la traduko al Esperanto estis malfacila, mi nur esperas, ke la subteksto estas klara kaj sufiĉe efika. Bonvolu komenti.
Tre malsamaj estas la homo Antonio De Curtis (tre serioza) de la aktoro Totò (komika), kiu aperis en multegaj filmoj. Ekzemple, aŭskultinte la poeziaĵon, ĉu vi kredus, ke li estis nobelo, kies tuta nomo kun nobelaj titoloj estis (en la itala):
Antonio Griffo Focas Flavio Ducas Commeno Porfirogenito Gagliardi De Curtis di Bisanzio, altezza imperiale, conte palatino, cavaliere del Sacro Romano Impero, esarca di Ravenna, duca di Macedonia e di Illiria, principe di Costantinopoli, di Cilicia, di Tessaglia, di Ponte di Moldavia, di Dardania, del Peloponneso, conte di Cipro e di Epiro, conte e duca di Drivasto e Durazzo
?
Pli bona traduko, de Renato Corsetti:
La nivelilo
La duan de novembro laŭ kutimo
vizitas ni mortintojn en tombaro.
Tion postulas amo kaj estimo,
por ĉiu estas ĝi deviga faro.
Kaj ĉiam akurate en ĉi-tago
al onjo Vinjo mi kun neva amo
alportas florojn por omaĝa ago
kaj metas ilin tien por ornamo.
Ĉi-jare min okazis aventuro.
Ankoraŭ nun paliĝas la vizaĝo.
Di-patrino! Mi svenis pro teruro,
sed poste ja revenis la kuraĝo.
Jen la fakto! Aŭskultu min atente!
Alvenis jam la tempo de foriro.
Mi marŝis malrapide kaj silente
kaj mi gapadis tombojn kun admiro.
“Nobelo kuŝas tie ĉi, la grafo,
reganto de Rovigo kaj Beluno”,
sed pereinta, laŭ la epitafo,
nur pro gripo dum lasta la aŭtuno.
Kaj jen sur ĉio estis la blazono
kaj sube lampoj, lumaj krucoj, briloj,
tri roz-bukedoj kun funebra zono,
kandeloj, kandeletoj kaj lumiloj.
Apud la tombo de tiu sinjoro
estis alia tombo eta, eta
forlasita kaj eĉ sen unu floro,
sur ĝi nur unu kruco sed diskreta.
Sur la kruco apenaŭ oni legis
“Esposito Ĝenaro, balaisto”:
tiun tombon, laŭ mi, neniu flegis,
la mortinto ja restis sen asisto.
Mi cerbumis: jen estas nia vivo,
al iu ĉio kaj al iu nulo.
Tiu homo ne pensis, ho naivo!,
postmorte esti daŭre ĉifonulo..
Dum mian cerbon tenis ĉi-ideo
noktomeze sonoris jam la horo,
kaj min kaptitan skuis timo-veo
inter la kandeletoj kun angoro.
Sed jen mi vidas en la malproksimo
nu, du ombrojn marŝantajn. Mi vizias!
Ĉi-fakto, pensis mi, aspektas time
ĉu mi dormas, maldormas, fantazias?
Ne fantazio, estis ja la grafo,
okul-vitro, cilindro kaj surtuto,
kaj malantaŭe marŝis kvazaŭ ŝafo,
trenante balailon, homa bruto.
La dua certe estis ja Ĝenaro
la balaisto, princo de mizero.
Ne estas ci-afere troa klaro,
ĉu mortintoj eliras en vespero?
Kiam ili alvenis tre proksime
la grafo haltis kaj jen ultimato.
Dolĉavoĉe sed firme kaj sentime
li diris al Ĝenaro: “Estimato!
De vi mi volas scii, vi fripono,
kial vi aŭdacas resti en ĉi-tombo
ĉe nobelo, ĉe homo kun blazono.
Eterne hontu pro via aplombo!
Mi favoras respekton al la plebo,
sed vi tenis vin kiel aĉa bubo;
via korpo rajtis ja al entombigo,
al entombigo, tamen, en la rubo.
Forpuŝas min ĉi tie la etoso
pro via apudeco kaj …odoro.
vi nepre migru al pli taŭga foso,
al samrangula parto kaj sektoro”.
“Grafa moŝto, ne estas kulpo mia,
vive ne farus mi tian perfidon.
Mia edzino estis ambicia,
mi ne povis kontraŭi la decidon.
Se mi vivus mi igus vin feliĉa,
mi mem transportus mian etan ĉerkon
ĝuste nun, tuj, laŭ faro senkondiĉa,
kaj tuj ĵetus ĝin for al fora sterko”.
“Kaj kion vi atendas, fuŝnaskito?
Ĉe mi ne estos pleba malmodero,
mi nobelas, alie pro incito
mi lasus nun liberon al kolero”..
“Nu, ek, montru nun ĉi tiun liberon!
Grafa moŝto, min tedas ĉi-debatoj.
Se mi estus vivanto, ne aero,
ni solvus la afero ja per batoj.
Sed ĉu vi pensas, ke vi estas Dio?
Mortinto mi, mortinto vi, ni samas,
malgraŭ via kontraŭa opinio.
Egalas ni, vi tion ne aklamas”.
“Ĉu vi aŭdacas, vi porko bordela,
kompari vin kun mi, vin el provinco,
kun mi naskita en lito nobela,
nasko ja enviebla eĉ por princo?”.
“Ne diru pri kristnasko aŭ pri pasko,
enŝtopu vian cerbon per humilo,
forgesu pri ĉi-klaŭna stultofasko.
La morto estas kio? Nivelilo!
Ĉiuj: reĝo, juĝisto, granda homo,
post paso de tombeja krado scias,
ke ĉio malaperis, eĉ renomo.
Vi pri tio ankoraŭ ne konscias.
Kaj do aŭskultu min, ne plu insistu,
akceptu min kaj “vivu” en komforto:
nur vivantoj stultumu kaj egoistu.
Seriozas la regno de la morto!”..
Totò (Antonio De Curtis) – esperantigo: Renato Corsetti