Serĉi
Kolektoj

Miaj kolektoj

Neniu kolekto! Provu kolekti kelkajn filmojn per ŝati ilin aŭ marki ilin por spekti poste

Viaj agordoj
  • Kuketoj
  • ✨ Rigardu Aperu.net por vidi liston de plej popularaj filmoj!

    ×

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO. 3. Lidia Zamenhof

EsperRadio - La Frateca Radio publikigis antaŭ 13 tagoj en Esperanto Ĉu ne?

Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni. Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo: Originala paĝo

Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.

Diskuti

Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.

Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.

Priskribo

GRANDI DONNE ESPERANTISTE- PIONIRINOJ DE LA ESPERANTO-MOVADO. 3. Lidia Zamenhof kun Malgosia Komarnicka kaj laura Brazzabeni

LIDIA ZAMENHOF – LA FILINO DE ESPERANTO, LA VIRINO KIU INSPIRAS
LIDIA ZAMENHOF – LA FIGLIA DELL’ESPERANTO, LA DONNA CHE ISPIRA

Lidia Zamenhof, dorlote nomita Lilka, estas la plej juna filino de Klara kaj Ludoviko Zamenhof. Ŝi naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio kaj estis la plej aktiva en la Esperanto-Movado el siaj gefratoj. Ŝi estis tre talenta parolantino kaj tre ŝatata de la esperantistoj, kiuj vidis en ŝi la daŭrigantinon de la laboro de ŝia patro. Ŝi dediĉis tutan sian vivon al Esperanto propagante kaj intruante ĝin. Tamen la komenco de ŝia lernado de Esperanto ne estis facila. Ŝi komencis lerni la lingvon nur tiam, kiam la gepatroj decidis, ke naŭjaraĝa Lidia, nekonanta Esperanton, ne povas partopreni en la 9-a Universala Kongreso en Svislando. Tiam ŝi ellernis la lingvon dum ses semajnoj. Partopreno en la kongreso, en la bonega kaj amika etoso kaj respekto por ŝia patro kaŭzis, ke ŝi iom post iom komencis konvinkiĝi pri Esperanto. Havante nur 13 jarojn ŝi jam faris tradukojn el la pola en Esperanton.

Lidia finis Juran Fakultaton de la Varsovia Universitato fariĝante la unua juristo en la Zamenhof-familio, kiu grandparte konsistis el kuracistoj. Tamen ŝi neniam entreprenis aktivadon en sia profesio. Ŝi volis labori nur por la realigo de la homaranismaj ideoj de ŝia patro, probable pro tio, ke ŝi dum la lerneja lernado spertis malbonon pro antisemitismo.
Lidia plene engaĝiĝis en la organizaj laboroj de la Esperanto Movado. Ŝi ĉiujare partoprenis en Universalaj Kongresoj, prelegis, tradukis, publikigis siajn tekstojn en esperantaj revuoj, gvidis Esperanto-kursojn en multaj eŭropaj landoj kaj ankaŭ en Usono uzante siajn bildojn kiel helpilojn. Dum la Ĝeneva Universala Kongreso en 1925 Lidia, nur pro ĝentileco, partoprenis en fakkunveno de la bahaaj esperantistoj kaj poste ŝi fariĝis ano de la Bahaa movado. Ŝi kredis, ke ĉi tiu religio estas plia, pli alta ŝtupo de la homaranismo de ŝia patro.

Lidia estis muzikema, ludis fortepianon kaj ŝatis pentri. Ŝi faris multajn propagandajn vojaĝojn por la lingvo. La gravaj trajtoj de ŝia karaktero estis sendependeco, konsekvenca realigo de la planoj, la ardeco en la agado kaj farado de ĉio kun granda sindediĉo.

Septembre 1939 dum la Dua Mondmilito ŝi, pro enmigradaj problemoj en Usono, devis reveni Pollandon. Ŝi vivis en la varsovia geto en teruraj kondiĉoj kaj somere 1942 ŝi estis transportita al la nazia ekstermejo Treblinka kaj tie septembre gazumita.
Lidia Zamenhof malgraŭ mallonga vivo lasis al ni gravan mesaĝon, ke ni zorgu pri unueco de la homaro, toleremo kaj la interfratiĝo de la homoj, la emancipiĝo de la virinoj kaj monda paco.

Lidia Zamenhof, affettuosamente soprannominata Lilka, è la figlia minore di Klara e Ludwik Zamenhof. Nata il 29 gennaio 1904 a Varsavia, fu la più attiva tra i suoi fratelli nel Movimento Esperantista. Era un’oratrice di grande talento ed era molto amata dagli esperantisti, che vedevano in lei la continuazione dell’opera di suo padre. Ha dedicato tutta la sua vita all’esperanto, promuovendolo e insegnandolo. Tuttavia, l’inizio del suo apprendimento dell’esperanto non fu facile. Iniziò a imparare la lingua solo quando i suoi genitori decisero che Lidia, che all’età di nove anni non conosceva l’esperanto, non avrebbe potuto partecipare al 9° Congresso Universale in Svizzera. Iniziò quindi a studiare la lingua e la imparò in sei settimane. La sua partecipazione al congresso, l’atmosfera eccellente e amichevole e il rispetto dimostrato per suo padre la convinsero gradualmente dell’esperanto. A soli 13 anni, stava già traducendo dal polacco all’esperanto.
Lidia si laureò alla Facoltà di Giurisprudenza dell’Università di Varsavia, diventando la prima avvocatessa della famiglia Zamenhof, composta in gran parte da medici. Tuttavia, non esercitò mai la professione.
Voleva dedicarsi esclusivamente alla realizzazione delle idee umanistiche di suo padre, probabilmente perché durante gli anni della scuola aveva subito maltrattamenti a causa dell’antisemitismo.
………………………………………………………………..

Komentoj

Bonvolu atenti pri la jenaj punktoj:

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Se vi intencas komuniki kun la aŭtoro, komentu ankaŭ ĉe la oficiala paĝo de la filmo.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.

Komentoj afiŝataj ĉi tie estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la devena platformo de la filmo. Mi komprenas.

Aldonu vian komenton

Neniu kometo ĝis nun!

Aldonu vian komenton

diras:Nuligi

Kiu ludas gitaron?

Ĝenroj

Elektu sube ĝenrojn, kiuj priskribas pli bone la filmon.

Elektu maks. 5 ĝenrojn:

Lingvoj

Elektu sube la lingvon, en kiu estas la filmeto. Se estas pluraj lingvoj uzitaj en ĝi, elektu tiun, kiu plej gravas laŭ vi.

La ĉefa lingvo uzita en la filmo:

Bv. konfirmi

Ĉu vi certas pri tio?

Informaĵo

Ĉio estas en ordo!

Se vi estas administranto, ensalutu per viaj informaĵoj.

Propono

En kiu lingvo estas la filmo?

Alilingva filmo devas esti iel rilata al Esperanto.

Jes, kuketoj!

Tubaro uzas diversajn kuketojn por funkcii pli bone. Vi povas elekti sube, kiun el ili vi akceptas.

Legu pli

Ne eblas spekti filmojn sen akcepti ĉi tiun.

ekz. malhela etoso, listoaranĝoj, ktp.

Kio estas kolektoj?