Esperanto en Brazilo kaj la 53-a BKE
Esperanto/EsperantaRetradio/Welker publikigis antaŭ 6 jaroj en Esperanto Ĉu ne?
Neniu ĝenro specifite.
Proponu ĝenrojn
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 1 Spekto
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
Ĉi tiu artikolo aperis la 29-an de majo 2018 en la Esperanta Retradio (www.esperantaretradio.blogspot.com). Jen la teksto:
Oni ne scias, kiom da homoj uzas – aŭ pli-malpli regas – la internacian lingvon, nek en la mondo, nek en Brazilo.
Tamen – por havigi ideon pri la situacio de la brazila E-movado – oni povas citi la jenajn nombrojn:
1. Rilate al la nombroj de membroj en la Universala Esperanto-Asocio (UEA) Brazilo estas je la 4-a loko. Vidu la situacion en 2017: Germanujo – 433, Francujo – 409, Japanujo – 350, Brazilo – 290.
2. Rilate al la nombroj de aliĝintoj al la tri lastaj UK-oj Brazilo estis ĉiam je la unuaj lokoj. Vidu:
Lillo (100-a): Francujo – 587; Germanujo – 189; Japanujo – 162; Brazilo – 114.
Nitro (101-a): Pollando – 120; Francujo – 117; Germanujo – 117; Slovakujo – 67; Japanujo – 62; Hungarujo – 51; Ĉeĥujo – 48; Brazilo – 47.
Seulo (102-a): Korea Respubliko – 242; Japanujo – 186; Ĉinujo – 114; Francujo – 85; Germanujo – 36; Brazilo – 35.
3. Al la ĉi-jara 103-a Universala Kongreso (en Lisbono) jam aliĝis 118 brazilanoj, tiel ke Brazilo estas je la 2-a loko (post Francujo – 236) kaj antaŭ Germanujo (112). Sekvas Japanujo (89) kaj Pollando (73). (Datumoj de la 24-a de majo)
En ĉi tiu semajno okazos la 53-a Brazila Esperanto-Kongreso (BKE). La 1-a estis organizita en 1907 en Rio-de-Ĵanejro.
En marto de 1906 oni fondis la unuan brazilan E-organizaĵon, la grupon “Suda Stelaro”, en Campinas, en la subŝtato San-Paŭlo. En junio de la sama jaro estis fondita en Rio-de-Ĵanejro la dua, nomita “Brazila Klubo Esperanto”. En aprilo 1907 aperis la “Brazila Revuo Esperantista”, kiu nomiĝas Brazila Esperantisto ekde septembro de 1908. Alia grava revuo estas La Lampiro, eldonata de la Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.
Dum la 1-a kongreso fondiĝis la Brazila Ligo Esperantista (BLE), kies nomo poste iĝis Brazila Esperanto-Ligo (BEL). La revuo Brazila Esperantisto estas ĝia oficiala organo.
En preskaŭ ĉiuj 27 brazilaj subŝtatoj kaj en la Federacia Distrikto – kie situas la ĉefurbo Braziljo – ekzistas E-asocioj. Ili organizas i.a. la jenajn aranĝojn: kongresoj de la E-asocioj de San-Paŭlo kaj de Rio-de-Ĵanejro, Nordorienta Renkontiĝo, Centrokcidenta Renkontiĝo, BEL-Konferencoj, Renkontiĝo de Sud-paraiba Valo. La junularo organizas ĉiujare Nordorientan Renkontiĝon de la Esperantista Junularo, Novjaran Aranĝon (NOVA) kaj Vintran Aranĝon (VINA).
En Rio-de-Ĵanejro jam okazis 7 brazilaj kongresoj (BKE), kaj en la jenaj urboj po 3: Juiz de Fora, Belo Horizonte, San-Paŭlo.
La ĉi-jara 53-a BKE estos la kvara organizita en Kuritibo, ĉefurbo de la suda subŝtato Paranao. La aliaj okazis tie en 1954, 1986 kaj 1997. Kiel en antaŭaj jaroj la anaro de BEJO (Brazila Esperanta Junulara Organizo) renkontiĝos samloke dum BEJK (Brazila Esperantista Junulara Kongreso), nun la 38-a.
Brazilo estas preskaŭ tiel granda kiel la tuta Eŭropo kaj pro tio havas diversajn klimatojn. Je la komenco de junio – la BKE okazos inter la 31-a de majo kaj la 3-a de junio – la vetero en suda Brazilo, kaj do en Kuritibo, kutime estas kompare malvarma: averaĝe 13 celsiaj gradoj (super nul) dum la tago, 9 gradoj nokte – kio por brazilanoj el aliaj regionoj estas sufiĉe malvarma. (Pri Kuritibo vidu la Esperantan Vikipedion.)
Ĉi-jare aliĝis (ĝis la 20-a de majo) 201 esperantistoj al la BKE (35 estis anoj de la junulara organizo BEJO). En la antaŭaj kongresoj la nombroj estis: 50-a (en Rio-de-Ĵanejro) – 252; 51-a (en Manaŭso, ĉefurbo de la malproksima subŝtato Amazonas) – 150; 52-a (en Sorriso, malgranda urbo en centrokcidenta regiono) – 115.
La 53-a BKE havos pli vastan programon ol tiuj de la lastaj jaroj:
Dum la du ĉefaj tagoj estos Libroservo kaj Gufujo tuttage.
Dum unu el tiuj tagoj oni donos intensivan kurson de Esperanto, dum la alia tago okazos kurso pri tridimensia fotografio, kunsido pri Spiritismo, prezento de poezia libro fare de la aŭtorino, artaj prezentoj kaj portugallingva prelego pri Esperanto.
Kaj dum tiuj du tagoj okazos samtempe en tri ĉambroj entute tridek prelegoj aŭ kunsidoj. Ankaŭ estas planitaj meso, kurado en parko kaj – kiel en ĉiuj kongresoj – artaj vesperoj.