La Tago de Laboro en Ĉinio

Comment with Lucia publikigis antaŭ 6 monatoj

02:48 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

Venos la Unua de Majo, la tago de Internacia Laborista Solidareco. Ĉu ĉiuj landoj festos ĝin? Kiel ili festas la Tagon de Laboro? Pluveta faris filmeton por klarigi ĉi tiun aferon. Hodiaŭ mi ĉefe konigos vin pri la Tago de Laboro en Ĉinio. Kvankam la Tago de Laboro havas tre gravan historian signifon, la ĉinoj, kiuj vivas kaj laboras en paco kaj kontento, ne paradas dum tiu tago delonge. Fakte, en Ĉinio, la Tago de Laboro havas alian specialan signifon. Ĉar Ĉinio ĉi-jare donas al la tuta lando kvin feriojn okaze de la Tago de Laboro. Antaŭe, por la Unua de Majo, oni havis sep feriojn! De 2008, ĝi estis mallongita al tri tagoj. Sed samtempe, ferioj aldoniĝis al tri ĉinaj tradiciaj festoj: Qingming (Festo de Mortintoj), la Drakboata Festo kaj la Aŭtunmeza Festo. Ĉiu festo havas tri-tagajn feriojn. Sed malgraŭ tio, inteligentaj retanoj klopodas por plilongigi feriumadon de la Tago de Laboro. Oni volas uzi la jarajn feriojn. Mi ne scias, ĉu via lando havas la sistemon de jaraj ferioj? En Ĉinio, ĉiuj havas 5 ĝis 15 feriojn kun laborpago ĉiujare laŭ sia servodaŭro; Oni preferas ŝanĝi siajn kromlaborojn kontraŭ ripoztagoj; Kaj iuj eĉ ŝajnigas sin malsana por peti forpermeson kaj kunmeti la ripoztagojn kaj la tri feriojn de la Tago de Laboro por longa feriumado. Ne diru tion al iu ajn!
Nun se temas pri la Unua de Majo en Ĉinio, homoj nur pensas pri ferioj, ripozo, vojaĝoj kaj butikumado. Por ĉi tiuj ferioj, mi planas…… resti hejme kaj ĝui libertempon kun miaj familianoj. Mi ankaŭ aliĝos al kuirarta klaso por plialtigi mian kapablon. Do, ĉu estas similaj ferioj en via lando?

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

fenestrodomojnretavoĉon