89 “En pariza kafejo kun Bergson” * de José Mauro Progiante * 18ª – JANUARO – 2025 *
EASP Viva Gazeto publikigis antaŭ 8 monatoj en Esperanto Ĉu ne?
Ni ne povas montri ĉi tiun filmeton al vi, ĉar viaj agordoj pri kuketoj ne permesas tion al ni.
Por rigardi kaj re-agordi viajn kuketojn, vizitu la paĝon Kuketoj.
Vi povas daŭre spekti la filmeton ĉe la originala platformo:
Originala paĝo
Spekti filmon ĉe Tubaro ne ŝtelas la spekton de Jutubo. La spekto enkalkuliĝas en ambaŭ Tubaro kaj Jutubo. Mi komprenas.
- 3 Spektoj
- Komentu!
- 0
Via ŝato/malŝato, ankaŭ viaj ĝenro-proponoj por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro, ili ne estas sendataj ekster niaj serviloj. Simile, la statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj ktp), ankaŭ aliaj atribuoj, ekzemple ĝenroj, venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj ĉe la originala platformo. Mi komprenas.
Viaj signaloj pri problemoj rilate ĉi tiun afiŝon estos sendataj nur al la administrantoj de Tubaro. Ĉi tiu funkcio neniel estas rilata al ebla simila eco ĉe la originala platformo de la filmo. Por raporti problemon al la administrantoj de la originala platformo, uzu la raportofunkcion ĉe tiu platformo. Mi komprenas.
Priskribo
0:46 Legkunveno
89 “En pariza kafejo kun Bergson” * de José Mauro Progiante (pridiskutita teksto) – 18ª de JANUARO de 2025
###
PRIDISKUTITA TEKSTO: “En pariza kafejo kun Bergson”;
###
Henri Bergson
Henri BERGSON naskiĝis je la 18-a de oktobro 1859 en Paris kaj mortis je la 4-a de januaro 1941. Li estis franca filozofo, kiu ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1927. Liaj plej famaj verkoj estas Le Rire (La rido) kaj Matière et Mémoire (Materio kaj Memoro).
Henri Bergson, precize Berekson, estis filo de pola judo kaj irlanda judino. Lia patro estis genia muzikisto, unu el la plej bonaj lernantoj de Fryderyk Chopin. Post solida memedukado kaj laboro en multaj liceoj Bergson komencis verki siajn solvojn filozofiajn. Li estiĝis profesoro de Collège de France kaj li estis elektita por Académie des sciences morales et politiques. Li kreis sian unikan sistemon filozofian. La plej grava estas tie la ontologio.
Bergson ĉerpis multe de neracionalistoj slavaj (mesianismo, slava fenomenologio, slava hegelismo – ekzemple Lev Ŝestov). Lia filozofio havas karakteron ekzistencialan. Laŭ li oni ne povas koni la eston laŭ ĝia esteco, sed laŭ ĝia esenco. Tiu esenco estas mema forto vitala élan vital. Tiu esenco estas vera pruvo por esteco. La manieroj por koni eston estas laŭ intuicio, tial la sistemo de Bergson estas nomita intuiciismo. Tiu filozofio estas do ankaŭ certa dialektiko – la rega elemento de mondo ne estas esto, sed la “elan vital” – la interna, kaŝa formo de movo kaj ago de esto. Tial ĉia filozofado laŭ Bergson komencas de la sentado. Ĝi estas do neracia formo de empirismo apogita sur fenomenologia dialektiko. Malakordantoj opinias, ke elan vital aŭ simple ne ekzistas, aŭ oni ne povas ĝin koni. Se oni povas ĝin koni, oni ne povas tamen ĝin esprimi. La teorio de Bergson do falas pro manko de pruvoj.
La plej granda ilustranto de tiu filozofio estis la poeto Bolesław Leśmian, kiu estiĝis fama per kreado de multaj neraciaj mondoj kaj personoj. Lia lingvo estas perfektigita per neologizacio. Leśmian tamen enfine malakordis kun Bergson kaj skribis poeziaĵojn pruvantajn siajn opiniojn.
FONTO: https://eo.wikipedia.org/wiki/Henri_Bergson
José Mauro Progiante
Loĝanta en la urbo Bauru, Brazilo, esperantisto antaŭ 41 jaroj, advokato, aŭtoro de libroj, ĉefe porinfanaj, en la portugala lingvo kaj en Esperanto, ofta kunlaboranto de la esperanta revuo La Lampiro, eldonata de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo.
FONTO: la propra aŭtoro.
###
Kuniĝu al ni en kuna legado! Ĉiu kiu interesiĝas, devas legi la tekston en oportuna momento, kaj dum renkontiĝo oni diskutos pri ĝi en riĉiga babilrondo!
📌 Eniru en nia grupo de Legolibro ĉe whatsapp – Tie ni transdonos informojn por la renkontiĝo!
📌 Ligilo por la tekstoj: http://literaturo.esperanto.net/noveloj/index.html
#EASP #LegoKlubo #Libroj #Esperanto