Virino enrompas en domon por purigi

Radio Verda publikigis antaŭ 3 monatoj

01:03 esperanta

La statistikoj pri la afiŝo (spektoj, ŝatoj, komentoj) venas de Tubaro mem. Ili neniel estas rilataj al tiuj de la originala platformo.

Via ŝato/malŝato por ĉi tiu afiŝo estas konservita nur en Tubaro. Ĝi neniel estas sendata al la originala platformo.

Raporti la filmon

Priskribo

RV192 (2012.06.12)

Virino enrompas en domon por purigi

Polico en Usono enketas post kiam virino enrompis en domon por ordigi ĝin.

La virino eniris la domon en Westlake, Ohio, iom purigis, kaj lasis fakturon por 75 dolaroj.

La posedantoj ne estis hejme dum la enŝteliĝo, sed ilia adoleska filino dormis supretaĝe.

La virino lavis tasojn, elprenis rubaĵojn, polvosuĉis la tapiŝon kaj ordigis la salonon.

Ŝokita Sherry Bush trovis faktureton por 75 dolaroj skribitan sur buŝtuko. Sur la noto kun nomo kaj telefonnumero estis “Mi venis por purigi”.

Supozante ke ŝi venis al misa domo, Sinjorino Bush telefonis al la mistera virino.

La kaŝpurigistino respondis ke ŝi ne eraris, sed faradas ĉi tion por enspezi.

Respondu

  • Via komento publikiĝos tuje, senkontrole. Bonvolu ne enmeti personajn informojn.
  • Malrespektaj aŭ insultaj komentoj povas esti forigitaj aŭ redaktitaj de administrantoj.
  • Komentoj afiŝataj ĉi tie venas nur de Tubaro kaj estas konservataj nur en Tubaro. Ili estas neniel sendataj al, aŭ ricevataj de la originala platformo de la filmo.

kukonoranĝonŝuonteleron